Pola Esperanto-Junularo – Polska Młodzież Esperancka


Internacia Junulara Kongreso 2011 en Ukrainio

Kategorio: * Ĉiuj, Eventoj, Movado – Tags: , , – LukiZ 22:37, 2010-3-11
kievo

La 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos tre proksime de Pollando - en Ukrainio. Decido pri tio estis alprenita dum la lasta estrarkunsido de TEJO.

Temo proponita por la kongreso estas “Stabila evoluo - nova koncepto por homaro”. La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo.

Cetere, la ĉi-jara 66-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo. Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe la paĝaro tejo.org/ijk/2010.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

Junulara kongreso en Liberec’

Kategorio: * Ĉiuj, Eventoj, Movado, PEJ – Tags: , , – LukiZ 1:43, 2009-7-26
Emblemo de la 65-a IJK

Bonege organizita Kultur-lingva festivalo, debuto de la rokgrupo Supernova, Kim ludanta akordionon sur tegmento de kongresejo, JoMo koncertanta en la urba ĉefplaco, lanĉo de nova Pasporta Servo, nokta vivo ĝis mateno kaj neforgesebla etoso - tiel 343 homoj el 41 landoj memoros la 65-an Internacian Junularan Kongreson. Krome en la aranĝo tre abundis taga programo, okazis interesaj ekskursoj, estis elektita nova estraro de TEJO kaj estis proklamita kongresa rezolucio. IJK-n okazintan en Liberec’, urbo situita apud Ĉeĥa-Germana-Pola trilandlimo organizis Esperanto-Junularoj de ĝuste ĉi tiuj tri landoj.

Por ekscii pli multe legu la Raporton de la 65-a Internacia Junulara Kongreso.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

TEJO havas novan Estraron

Kategorio: * Ĉiuj, Movado – Tags: – LukiZ 19:27, 2009-7-23
Estraro de TEJO

Estraro de TEJO

Dum la 65-a Internacia Junulara Kongreso en Liberec’ la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo elektis novan Estraron. Reelektitaj estis Gregor Hinker el Aŭstrio kiel Prezidanto kaj Sergeo Tyrin el Israelo kiel Kasisto. Aldone estis elektita Oleksandra (Saŝa) Kovyazina el Ukrainio, Irmina Szustak el Pollando kaj Łukasz (LukiZ) Żebrowski el Pollando kiel Vicprezidantoj kaj Paulína Kožuchová el Slovakio kiel Ĝenerala Sekretario.

Gregor en la nova Estraro daŭre respondecos pri Eksteraj Rilatoj, Saŝa pri Informado, Irmina pri Landa Agado, Łukasz pri Kongresoj, Seminarioj kaj Aktivula Trejnado. Rimarkindas, ke 3 el 6 membroj de la nova TEJO-Estraro estas membroj de Pola Esperanto-Junularo.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

Nova versio de Pasporta servo

Kategorio: * Ĉiuj, Interreto, Movado – Tags: – LukiZ 17:39, 2009-4-28
PS 2.0

PS 2.0

Pasporta Servo, unu el la plej furoraj servoj de TEJO estas nuntempe modernigata. Kiel la plej garava elemento de Pasporta Servo 2.0 rolos nova paĝaro: www.pasportaservo.org. Jam ekde marto eblas aliĝi. Oficial malfermo estas planata por la 7-a de majo. Pliaj informoj troveblas en la intervjuo publikigita en paĝaro de TEJO.

Pasporta Servo estas socia servo grupiĝanta homojn, kiu povas senpage akcepti gastojn en siaj hejmoj, aŭ tiujn, kiuj deziras uzi la eblecon. Tamen por uzi la servon necesas paroli Esperante.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

IJK 2010 en Kubo

Kategorio: * Ĉiuj, Eventoj, Movado – Tags: , , – LukiZ 1:22, 2009-4-24
TEJO

TEJO

Finfine alvenis decido de la Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo pri la venontjara Internacia Junulara Kongreso. Por la loko de la 66-a IJK estis elektita Santa Cruz del Norte en Kubo.

La kongreso okazos de la 24-a ĝis la 31-a de julio 2010, do tuj post la Universala Kongreso.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg