Komence de majo en Varsovio okazis kunveno de Pola Esperanto Junularo. Dum ĝi ni resumis lastajn du jarojn de nia organizo kaj elektis estraron por la sekva oficperiodo. La kunvenon partoprenis 30 personoj.
Ni invitas Vin konatiĝi kun raporto pri la kunveno kaj trarigardi fotojn de la evento.
Printu, sendu, publikigu:
Dum la ĵus okazinta kunveno oni interalie elektis novan estraron de Pola Esperanto-Junularo. Eniris ĝin:
- Agnieszka Rzetelska (prezidanto)
- Zuzanna Samborska (vicprezidanto)
- Natalia Antolak (sekretario)
- Leszek Dobrowolski (kasisto)
- Przemek Wierzbowski (estrarano pri loka agado)
- Łukasz Żebrowski (estrarano pri informado)
Detalaj informoj pri la kunveno aperos ĉi tie ene de kelkaj tagoj. Dume ni invitas vin konatiĝi kun raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010.
Printu, sendu, publikigu:
Ni kore invitas al la kunveno de Pola Esperanto-Junularo, kiu okazos
en Varsvoio inter la 30-a de aprilo kaj 3-a de majo 2010. Pasas jam oficperiodo de la nuna estraro, do estas plej bona tempo resumi la lastajn dujarojn, dum kiuj nia organizo interalie ekhavis novan paĝaron kaj kunorganizis kelkajn grandajn eventojn. Nun ni elektos novan estraron, kiu oficos ĝis la 2012-a jaro.
Pliajn informojn pri la kunveno serĉu ĉe la paĝaro kunveno.pej.pl.
Printu, sendu, publikigu:
Komence de majo en Varsovio okazos kunveno de la Pola Esperanto-Junularo. Ĝia ĉefa tasko estos elekto de nova estraro de la organizo por la oficperiodo 2010-2012. Pliaj informoj pri la kunveno baldaŭ aperos. Tamen jam nun rezervu tempon por esti al Varsovio inter la 30-a de aprilo kaj 3-a de majo.
Printu, sendu, publikigu:

Arkones
Pola Esperanto-Junularo invitas ĉiujn partopreni en la ARtaj KONfrontoj en ESperanto kaj en PEJ-kunveno okazonta dum ĝi.
Dum la aranĝo prelegos pluraj famaj Esperantistoj. Posttagmeze kaj vespere oni povos ĝui riĉan artan programon, kies kadre prezentighos interalie Martin Wiese (Svedio), Inicialoj DC (Francio), Georgo Handzlik, Jarlo Martel-Monto, Zuzanna Kornicka, Zbigniew Kornicki kaj Teatra Esperanto-Studio “Improvizo” (Ukrainio). Krome eblos ekzameniĝi pri Esperanto laŭ la Eŭropa Referenckarto (necesas tuj aliĝi). Paralele al la ĉefa programo okazos kunsido de TEJO-estraro. Tial oni povos surloke renkonti ĉiujn estraranojn de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj la volontulon laborantan en la Centra Oficejo.
Arkones estas sendependa kultura kaj arta Esperantista aranĝo okazanta ĉiam komence de aŭtuno en Poznano. Ĝi estas certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo.
La aranĝo okazos inter la 18-a kaj 20-a de septembro 2009. Kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazos sabate je la 10-a horo. Membroj de PEJ partoprenas en Arkones senpage!
Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro arkones.org aŭ tuj aliĝu.
Printu, sendu, publikigu:

9-a PEJ-Kunveno
Projekto de nova PEJ-paĝaro, organizado de Internacia Junulara Kongreso en Liberec’ kaj de junulara programo por la Universala Kongreso en Bjalistoko - jan la plej gravaj temoj de la 9-a Kunveno de Pola Esperanto-Junularo. La renkontiĝo okazis komence de majo en Vroclavo.
Por ekscii pli legu raporton de la 9-a PEJ-Kunveno.
Printu, sendu, publikigu: