Ne ĉiuj havas tempon aŭ okazon por partopreni ĉeestankurson de Esperanto. Do nun ni havas novan proponon – retan kurson, kiun eblis partopreni sen foriri de sia hejmo. Lecionoj okazas unufoje semajne, ĵaŭde je la 19-a horo en virtuala klasoĉambro de lernu.net. La kurso estas dediĉita por komencantoj kaj gvidas ĝin Przemek Wierzbowski. Krom ĉi tiu kurso ni rekomendas ankaŭ aliajn materialojn por lerni esperanton, kiujn eblas trovi en la paĝaro lernu.net.
Printu, sendu, publikigu:
En Krakovo komenciĝas du kursoj de Esperanto. Informa renkontiĝo pri kurso en Wyższa Szkoła Zarządzania i Bankowości (altlernejo WSZiB, apud la okcidenta kvartalo de Krakovo, Bronowice) okazos vendrede, la 27-an de novembro. La lecionoj okazados vendrede posttagmeze, kaj al la kurso povas aliĝi ĉiu, sendepende de la aĝo.
Lecionoj de Esperanto en Jagelona Universitato (apud la Ĉefplaco) okazas marde vespere. Tiu ĉi kurso ankaŭ estas malferma por ĉiuj, sed dediĉita precipe al studentoj de tiu universitato, kiuj elektis Esperanton kiel devigan studobjekton, same kiel al perretaj lernantoj.
Detalajn informojn pri ambaŭ kursoj eblas ricevi ĉe esperanto.info.pl ĈE gmail.com.
Printu, sendu, publikigu:
Ni kore invitas al senpaga kurso de Esperanto en Varsovio. Informa renkotniĝo okazos lunde la 23-an de novembro je la 20-a 30. Loko de la kurso estas sidejo de Pola Esperanto-Asocio ĉe la strato Andersa 37/59a (mapeto). Ĉe dum-telefono bonvolu elekti numeron 159.
La kurson organizas klubo Varsovia Vento, kaj gvidos ĝin, same kiel en lastaj jaroj, Leszek Dobrowolski.
Printu, sendu, publikigu:
En Centro de Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko oktobre komenciĝas laborrenkontoj dediĉitaj al Esperanto. Ili celas popularigadon de lingvo Esperanto, persono kaj ideo de Ludoviko Zamenhof, kaj informadon pri historio kaj nuntempo de la Esperanto-movado en Bjalistoko, Pollando kaj mondo.
Serio de laborrenkontoj daŭros duonjaron. Renkontiĝoj okazos unufoje semajne en Zamenhof-Centro ĉe la strato Warszawska 19. Gvidos ilin Przemysław Wierzbowski, kaj ĉiun renkontiĝon komencos prelego de interalie historiistoj, pedagogoj kaj specialistoj pri Esperanto-movado.
Al laborrenkontoj eblas aliĝi persone en sidejo de la Centro aŭ telefone +48856767367. Bileto por 21 renkontiĝoj kostas 140 zlotojn (80 zlotojn por studentoj kaj pensiuloj).
Pliajn informojn eblas trovi en paĝaro de Bjalistoka Kulturcentro.
Printu, sendu, publikigu: