Pola Esperanto-Junularo – Polska Młodzież Esperancka


Krakovo: Esperanto en la festivalo

Kategorio: * Ĉiuj, Eventoj, Lokaj informoj – Tags: – LukiZ 16:16, 2010-5-22

Scienca Festivalo en Krakovo (2010)

 
Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Oni preparis standon, kiu troviĝis ĉe enirejo al tendo de la Filologia Fakultato en la Ĉefplaco. Vizitantoj de la festivalo povis partopreni lecionon de Esperanto kaj konkurson pri ĝi. Antaŭ la tendo okazis ankaŭ instrudao de kantoj en Esperanto, fragmenta deklamado de “Sinjoro Tadeo” kaj prezentado de Pasporta Servo.

La krakova Scienca Festivalo okazis inter la 12-a kaj 15-a de majo. Ĉi-jara temo estis Teknologia-Arto-Vivo.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

Kursoj en Krakovo

Kategorio: * Ĉiuj, Lokaj informoj – Tags: , – LukiZ 1:35, 2009-11-25

Kurso en Krakovo

En Krakovo komenciĝas du kursoj de Esperanto. Informa renkontiĝo pri kurso en Wyższa Szkoła Zarządzania i Bankowości (altlernejo WSZiB, apud la okcidenta kvartalo de Krakovo, Bronowice) okazos vendrede, la 27-an de novembro. La lecionoj okazados vendrede posttagmeze, kaj al la kurso povas aliĝi ĉiu, sendepende de la aĝo.

Lecionoj de Esperanto en Jagelona Universitato (apud la Ĉefplaco) okazas marde vespere. Tiu ĉi kurso ankaŭ estas malferma por ĉiuj, sed dediĉita precipe al studentoj de tiu universitato, kiuj elektis Esperanton kiel devigan studobjekton, same kiel al perretaj lernantoj.

Detalajn informojn pri ambaŭ kursoj eblas ricevi ĉe esperanto.info.pl ĈE gmail.com.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg