Se vi volas:

  • pasigi agrablajn somerajn tagojn kun esperantistoj kaj aliaj mojosuoj
  • lerni kaj ekscii pri multaj nekutimaj hobioj kaj tuj provi ilin
  • viziti nekutiman sed belegan malnovan monahejon kaj tendumi en ĝia ĉirkaŭaĵo
  • helpi al ni diskonigi scion pri la ekzisto de esperanto kaj la movado

SLOT-festivalo estas perfekta por vi! Venu ĝui, lerni kaj volontuli por esperantujo!

SLOT-festivalo estas tre fama en Pollando somera festivalo de alternativa kulturo kaj muziko. Taga programo konsistas el atelieroj, trejnadoj kaj prelegoj kiuj ĉiutage okazas en la monahejo kaj en la ĉirkaŭaj kortoj, tio estas interalie manlaboroj, sportumado, muzikumado, kantado, dancado, lingvokursoj, diskutrondoj – sume pli ol 150 proponoj por pasigi tempon interese kaj inspiriĝi.

Vespere okazas interesaj nekutimaj koncertoj en preskaŭ ĉiuj eblaj muzikstiloj. En la SLOTejo troviĝas 10 diversaj muzikscenejoj, inter ili scenejo en gotika katedralo, kie eblas danci kaj amuziĝi vere ĝis la nokto fin. Krom tio okazas spontaneaj koncertoj en pluraj kafejoj.
Pli detale pri la programo (anglalingve) http://slot.art.pl/en/

Kiam?

En la 2019 jaro ĝi okazos la 9an ĝis la 13an de julio. Oficialaj volontuloj de SLOT-festivalo venas kutime 2 tagoj antaŭ la aranĝo por trejniĝi kaj helpi starigi la festivalejon.

Kie?

En pola urbeto Lubiąż, kie troviĝas belega granda malnova monahejo. La urbeto troviĝas proksime de Vroclavo kaj de tie estas facile atingebla per buso.

Kion mi povas fari tie?

Estas multaj ebloj partopreni la festivalon, ni menciu kelkajn el ili:

Iĝu nia oficiala volontulo de PEJ ĉe SLOT-festivalo!

Krom loĝado kune kun aliaj esperantistoj en unu tendaro ni proponas al vi subvencion (ĝis 50% de enirbileto) kaj repagon de vojaĝkosoj (laŭ individua interkonsento).

Via helpo, depende de viaj preferoj, estas bonvena specife ĉe la esperanta stando/informbudo (ankaŭ anglalingve), dum la kurso de esperanto gvidata de nia instruisto, dum aldonaj okazaĵoj kiujn ni planas fari en Language Zone en unu el SLOTaj kafejoj (ekz. aligatorejoj, plurlingvaj ludoj, prelegoj pri esperanto, diskutrondoj).

Se vi ne konas la polan lingvon, ne zorgu! La eventon ĉiujare vizitas pli kaj pli da eksterlandanoj kiuj tute ne regas la polan, ni volas renkontiĝi ankaŭ kun ili kaj kune krei iom da interesaj programeroj, ĉar por nepollingvaj personoj ĝi iom mankas daŭre ĉe la festivalo.

Se vi havas demandojn aŭ ideojn kiujn vi volus diskuti kun ni, kontaktu nin! pej@pej.pl aŭ romualda.jeziorowska@pej.pl

Partoprenu kiel averaĝa partoprenanto por pli ĝui la eventon mem (ni oferas tamen eblon loĝi kun ni kaj aliaj esperantistoj en nia tendaro).

La unua aliĝperiodo komenciĝas februare kaj averaĝa kotizo por la tuta festivalo estas ĉ. 250/300 PLN (59-70 EUR).

Ekzempla prezaro de pasintjara SLOT-festivalo (anglalingve) troveblas ĉe http://slot.art.pl/en/festival-info/tickets

Iĝu oficiala volontulo de la festivalo, ekzistas pluraj servoj al kiuj vi povas aliĝi.

Oni laboras po 4 horojn tage kaj partoprenas senpage la eventon.

Eblas volontuli en jenaj teamoj: akceptejo/administrado (preferataj personoj parolataj pole), gardado, infanvartejo, kafejoj, sanservo, teknika helpo kaj tradukado.
Pliaj detaloj (anglalingve) troveblas ĉe http://slot.art.pl/en/volunteering