La unua PEJ-semajnfino en 2019 okazos en Lodzo, de la 29-a ĝis la 31-a de marto.

Loĝado

Ni loĝos en la junulara gastejo ĉe strato Zamenhofa 13.

Alvenebloj

Lodzo estas facile atingebla urbo en meza Pollando, oni povas veni ĉi tien per trajnobuso.

La ejo troviĝas en ubrocentro (malpli ol 2 kilometroj de du ĉefaj stacidomoj).

Kotizo

Tuta kotizo: 75PLN (loĝado 70PLN + 5PLN programkotizo). Manĝoj – komuna memzorgado. En la gastejo disponeblas eta kuirejo.

Pagebloj

Programo

Detalan programon ni anoncos baldaŭ.

Mini-prelegoj

Unu el programeroj estos sesio de mini-prelegoj kiu estu ŝanco por novuloj kaj komencantoj aŭdi spertulojn paroli fluan esperanton. Ni invitas vin kontribui la sesion per mallonga prelego pri elektita de vi temo: viaj interesoj, hobioj, fako aŭ io ajn.

Se vi decidas prelegi bv. noti tion en la aliĝilo (aŭ informi nin poste).

Se vi estas nova esperantisto, kaj vi ankoraŭ lernas esperanton – ni ŝatus kuraĝigi vin ankaŭ prezenti vian prelegon! Tiukaze vi povas ricevi rabaton je 50% de la kotizo.

Aliĝilo

La aliĝilo

Kontakto

pej@pej.pl, piotr.holda@pej.pl