Pola Esperanto-Asocio

Esperanto.pl

Esperanto.pl

En la jaro 1904 kemiisto Antoni Grabowski kreis Varsovian Societon Esperantistan – la unua formalan grupon de Esperantistoj en Pollando. En la jaro 1908 la Societo transformiĝis en la Polan Esperanto-Societon kaj en la 1945-a jaro, en la Polan Esperanto-Asocion. Hodiaŭ la Pola Esperanto-Asocio estas la plej granda Esperanto-organizaĵo en Pollando kaj unu el la plej malnovaj eksterregistaraj orgzanizaĵoj en Pollando funkciantaj ĝis nun.

Ĉefa Estraro de la Pola Esperanto-Asocio nuntempe havas sidejon en Varsovio (ul. Andersa 37/59A 00-159 Warszawa) kaj prezidas ĝin Arkadiusz Zychewicz.

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro esperanto.pl.

Pola Esperanto-Junularo estas Junulara Sekcio de PEA ekde sia fondo en la 1958-a jaro.

Ankaŭ vidu:

  • Statuto de la Pola Esperanto-Asocio
  • Aktualaĵoj kun etikedo: PEA.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

TEJO

TEJO

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj de Esperanto. Krom individuaj membroj TEJO havas nuntempe 46 mambrajn organizojn. TEJO mem estas junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio kaj samkiel ĝi, havas sidejon en Roterdamo, Nederlando. Nuntempa Prezidanto de TEJO estas Łukasz Żebrowski el Pollando.

TEJO ĉiujare en malsama lando de la mondo organizas la Internacian Junularan Kongreson (IJK). Al aliaj eventoj organizataj de TEJO apartenas junularaj seminarioj dediĉitaj al diversspecaj temoj. TEJO eldonas revuon Kontakto kaj ankaŭ la retan informbultenon TEJO Aktuale. Al la plej famaj servoj de TEJO apartenas Pasporta Servo – socia reto grupiĝanta homojn, kiu povas senpage akcepti gastojn en siaj hejmoj, aŭ tiujn, kiuj deziras uzi la eblecon.

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro tejo.org.

Pola Esperanto-Junularo estas membroorganizo kaj Landa Sekcio de TEJO ekde la 1959-a jaro. En Komitato de TEJO PEJ havas du reprezentantojn, kiu nuntempe estas Natalia Antolak kaj Paweł Fischer-Kotowski. Krome prezidanto de TEJO (Łukasz Żebrowski) estas membroj de PEJ.

Ankaŭ vidu:

  • Aktualaĵoj kun etikedoj: TEJO, IJK.

Universala Esperanto Asocio

UEA

UEA

Universala Esperanto Asocio (UEA) estis fondita en 1908-a jaro kiel organizaĵo de individuaj Esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 117 landoj. UEA laboras ne nur por disvastigi Esperanton sed ankaŭ por veki diskuton pri la monda lingvoproblemo kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj.

UEA ĉiujare organizas Universalan Kongreson (UK) de Esperanto, kiu estas la plej granda Esperanto-aranĝo. Sidejo de la asocio troviĝas en Roterdamo, Nederlando. Nuntempa Prezidanto de UEA estas d-ro Probal Dasgupta el Barato.

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro uea.org.

Pola Esperanto-Asocio estas membroorganizo kaj Landa Sekcio de UEA.

Ankaŭ vidu:

  • Aktualaĵoj kun etikedoj: UEA, UK.

Edukado@Interreto – E@I

E@I

E@I

E@I estas internacia laborgrupo kiu instigas kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo. La laborgrupo okazigas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj. Ekzemplo de sukcesa E@I-projekto estas www.lernu.net (multlingva paĝaro por eklerni Esperanton).

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro ikso.net.

Ankaŭ vidu:

  • Aktualaĵoj kun etikedo: E@I.

Revuo “Pola Esperantisto”

Pola Esperantisto

Pola Esperantisto

“Pola Esperantisto” estas dumonata revuo pri Esperanto-movado eldonata de la Pola Esperanto-Asocio. Ĝi estis fodita en la 1906-a jaro de Ludoviko Zamenhof, kaj ĝia unua ĉefredaktoro estis Leon Zamenhof (frato de Ludoviko). Dum pli ol jarcento de sia ekzisto la “Pola Esperantisto” transiris diversajn etapojn kaj ŝanĝojn. En tiu ĉi revuo kiel tradukisto debutis Julian Tuwim.

Nuntempe la “Pola Esperantisto” estas eldonata en Nowy Sącz kaj redaktas ĝin kolegie Halina Komar, Danuta Kowalska, Elżbieta Leonowicz-Frenszkowska kaj Robert Kamiński.

Pola Esperanto-Junularo kontribuas al la “Pola Esperantiso” kadre de la parto “Voĉo de junularo”.

Podkasto.net

Varsovia Vento Elsendoj

Varsovia Vento Elsendoj

Podkasto.net estas paĝaro de la reta radio kreata de la klubo Varsovia Vento. La podkasto funkcias de la 2006-a jaro. Redakcion de la “Varsovia Vento Elsendoj” formas membroj de Varsovia Vento, Varsovia Filio de PEA kaj eksterlandaj kunlaborantoj. En la programo eblas aŭdi aktualaĵojn de Esperanto-movado, muzikon, interviujojn kaj sonraportojn de Esperanto-aranĝoj.

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro podkasto.net.

En “Varsovia Vento Elsendoj” Pola Esperanto-Junularo prezentas informojn pri sia agado kadre de “PEJ-angulo”.

Respondi