La 1-a (refonda) Kunveno de la Pola Esperanto-Junularo okazis en Varsovio inter la 10-a kaj 13-a de junio 2004. Dum ĝi interalie estis elektitaj aŭtoritatoj de PEJ por la oficperiodo 2004-2006.

Raporto de la Kunveno

1-a PEJ-Kunveno

1-a PEJ-Kunveno

Meze de junio, en sunplena Varsovio, okazis la unua kunveno de la Pola Esperanto-Junularo (PEJ). Sukcesa kunveno, oni povas diri. Kio konkrete okazis? Jen mallonga raporto.

Unue ni intencis okazigi la renkontiĝon dum iu semajnfino. Elekti la novan estraron, akcepti la regularon, pridiskuti la estonton de PEJ kaj ĝisi. Sed kun la paso de la tempo naskiĝis pli kaj pli da novaj ideoj. Eble ni organizu ankoraŭ tion? Kaj ankoraŭ tion ĉi? La rezulto estis programo multe pli streĉa ol ni antaŭe planis.

La aranĝo komenciĝis ĵaŭde, la 10an de junio. Komenciĝis, ni konfesu, iom senesperige. Homoj de la tuta Pollando aŭ rezignadis pri la antaŭanoncita alveno, aŭ telefonadis ke ili venos pli malfrue. Ni devis do malfermi la kunvenon en malgranda, dek-persona rondo. Sed vespere estis jam pli da homoj, kaj la etoso iĝis ĉiam pli bona. Saŝa el Rusio ekgvidis la interkonan vesperon kaj baldaŭ ĉiuj amuzegiĝis.

Eraregas tamen tiu, kiu pensas ke la kunvenon ni pasigis amuziĝante kaj malstreĉiĝante! Jam la vendredan matenon ni eklaboris plenverve! Je la 10a komenciĝis trinivelaj lingvaj kursoj. Poste venis tempo por trejnado pri grupa laboro, gvidata de Tomek. Ni eksciis kiel grupe labori pri projekto, ke la laboro estu fruktodona kaj pasu en bona etoso.

Post paŭzo komenciĝis la unua parto de la kunsido de PEJ. Ni povis utiligi la spertojn kiujn ni akiris dum la trejnado gvidata de Tomek. Ni formis grupojn, kiuj respondu la demandon: “Kiujn celojn havas PEJ?” Kiam la celoj estis difinitaj sekvis alia demando: “Kiel ni povas efektivigi tiujn celojn?”. Lavangis novaj ideoj. La plej popularaj oni trovis: kreadon de interreta PEJ-paĝaro, subtenadon de regionaj strukturoj kaj prilaboron de efika ret-kunlaboro. Pri tiuj projektoj ni decidis okupiĝi dum la plej proksimaj monatoj. Ni kreis tri labor-grupojn, kiuj ricevis la taskon prepare prilabori po unu projekton. Ne longe ni atendos rezultojn, vi vidos!

Ĉu vi pensas, ke tio sufiĉus por vendredo? Jes, homoj estis jam lacaj, sed niaj planoj antaŭvidis ankoraŭ ion… Unue Anuś prezentis bazajn regulojn pri lobiado, poste ŝi instruis nin kiel (ne) informi pri Esperanto, kaj fine Irmina rakontis kiel organizi Esperantajn aranĝojn. Kaj poste estis vespero kaj kolbasrostado kaj ripozo…

Sabato denove estis labortago. La kursoj pri Esperanto, la kurso pri grupa laboro kaj la dua parto de la PEJ-kunveno. Michał klarigis, kiel PEJ funkcias, kio estas la komitato kaj kio la estraro. Nu, kaj poste gvidis la balotojn por la estraro. Estis elektitaj kvin personoj: Irmina el Varsovio iĝis la prezidantino, Tobiasz el Poznano la vicprezidanto, Michał el Varsovio – la kasisto, Janusz el Kielce/Varsovio – la sekretario, kaj Maciek el Kutno – respondeculo pri publikaj rilatoj. Kaj poste okazis diskuto pri la regularo de PEJ.

Grava sabata programero estis la prezento de la projekto IJK-2005, kiu okazos en Zakopane. Ni rakontis, kion ni ĝis nun atingis, prezentis niajn ideojn, kaj poste invitis ĉiujn al kunlaboro. Aperis iom da novaj interesaj ideoj, kelkaj homoj deklaris sian pretecon kunorganizi la kongreson…

Kaj denove sekvis vespero kaj kolbas-rostado kaj ripozo. Kaj estis tre agrable. Kaj dimanĉe homoj forveturis. Jen!

Miaopinie, la kunveno estis kontentiga. Ni sukcesis multon fari, aperis pluraj valoraj ideoj kaj, kio eĉ pli gravas, ni trovis homojn kiuj tiujn ideojn entuziasme realigos. Ni dankas ĉiujn, kiuj venis! Sen vi la renkontiĝo ne estus sama!

Janusz Myzik

Protokolo de la komitatkunsido

Protokolo haveblas nur en la pola versio de la paĝo.

Respondi