Emblemo de AS 2006

Emblemo de AS 2006

La Ago-Semajno (AS) estis internacia junulara novjara renkontiĝo organizata de Pola Esperanto Junularo kaj klubo Varsovia Vento. Ekde jaro 2009 anstataŭas ĝin Junulara E-Semajno, kiu estas kuniĝo de AS kaj Internacia Seminario.

En jaroj 2002-2005 Ago-Semajno okazadis en la montara urbeto Zakopane, kie jam okazis junularaj jarfinaj kunvenoj en la 1990-aj jaroj. Ekde jaro 2006 ĝi ĉiam okazadis en alia loko. La Ago-Semajno 2006 okazis en Nowy Sącz kaj spertis altan plinombriĝon de la partoprenantaro, kiu atingis pli ol 180 (antaŭe estis kutime ĉiam inter 50 kaj 80 partoprenantoj). En 2007 Ago-Semajno okazis en Malbork kun 228 aliĝintoj. La lasta, 7-a Ago-Semajno (2008) okazis unuafoje ekster Pollando, nome en Liptovský Mikuláš, Slovakio kunlabore kun Slovaka Esperanto-Junularo kaj Liptova Esperanto-Klubo.

Ankaŭ vidu

Respondi