Emblemo de PEJ

Pola Esperanto-Junularo (PEJ) estas organizaĵo unuiganta junajn Esperantistojn en Pollando. Ĝi estas sekcio de la Pola Esperanto-Asocio, unu el la plej malnovaj en Pollando eksterregistaraj organizoj ekzistantaj ĝis nun. PEJ apartenas ankaŭ al la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

PEJ estis fondita la 21-an de septembro 1958 dum la Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Krakovo. Lige kun krizo de la 90-aj jaroj, la organizo ĉesis sian agadon, estis refondita en la 2004-a jaro en Varsovio.

Pola Esperanto-Junularo okupiĝas ĉefe pri:

  • popularigado kaj instruado de Esperanto
  • subtenado kaj kunordigado de agado de junaj Esperantistoj kaj junularaj Esperanto-kluboj en la tuta Pollando
  • reprezentado de nia organizo en la polaj kaj internaciaj forumoj
  • organizado de diversspecaj renkontiĝoj, seminarioj kaj aranĝoj
  • faciligado de kultura kaj lingva interŝanĝo

Eksciu pli:

Respondi