En la pola versio de la paĝaro troviĝas ĉi tie informoj pri Esperanto. Se vi legas ĉi tiun tekston, supozeble vi jam scias kio estas Esperanto, do tiukaze ni instruu al vi iom da pola lingvo :)
Aboco kaj elparolo
La pola lingvo uzas 32 literojn el kiu 9 signifas vokalojn:
a, ą, b, c, ć, d, e, ę, f, g, h, i, j, k, l, ł, m, n, ń, o, ó, p, r, s, ś, t, u, w, y, z, ź, ż
Plejmulto prononciĝas same, kiel en Esperanto, sed estas kelketaj esceptoj:
- ą – nazala o
- ć – proksimume ĉj, sed pli mole
- ę – nazala e
- ł – ŭ
- ń – nj, simila al la hispana ñ kaj hungara ny, sed pli mole; sama kun la rusa нь
- ó – kiel u
- ś – proksimume ŝj, sed pli mole
- y – vokalo elparolata kun la lango prononcanta u kaj la lipoj prononcantaj i (kiel la rusa ы, sed iomete malpli profunda)
- ź – proksimume ĵj, sed pli mole.
- ż – ĵ
Pola ortografio enhavas ankaŭ jenajn duliterjan sonojn:
- ch – ĥ (prononciĝas same kiel h)
- cz – ĉ
- dz – dz
- dź – proksimume ĝj, sed pli mole
- dż – ĝ
- rz – ĵ (prononciĝas same kiel ż)
- sz – ŝ
Akcento en la pola lingvo estas regula kaj plej ofte troviĝas, kiel en Esperanto, sur la antaŭlasta silabo.
Nombroj
En lingvouzo tre ofte utilas scii nombrojn (ekzemple mendante bierojn). Do jen la polaj:
N-ro | pole | prononco |
---|---|---|
0 | zero | [zero] |
1 | jeden | [jeden] |
2 | dwa | [dva] |
3 | trzy | [tŝi] |
4 | cztery | [ĉteri] |
5 | pięć | [pjenĉ] |
6 | sześć | [ŝeŝĉ] |
7 | siedem | [ŝjedem] |
8 | osiem | [oŝjem] |
9 | dziewięć | [ĝjevenĉ] |
10 | dziesięć | [ĝjeŝjenĉ] |
11 | jedenaście | [jedenaŝĉje] |
100 | sto | [sto] |
666 | sześćset sześćdziesiąt sześć | [ŝeŝĉset ŝeŝĉĝjeŝjont ŝeŝĉ] |
1000 | tysiąc | [tyŝjonĉ] |
Gravaj esprimoj
Sen tiuj kelkaj esprimoj simple ne eblas travivi en Pollando, do prefere printu ilin (aŭ eĉ pli bone parkerigu) antaŭ voĵaĝi al Pollando.
pole | prononco | traduko |
---|---|---|
Kocham cię. | [koĥam ĉje] | Mi amas vin. |
Masz piękne oczy. | [maŝ pjenkne oĉi] | Vi havas belajn okulojn. |
Daj mi swój numer telefonu. | [daj mi sfuj numer telefonu] | Donu al mi vian telefon-numeron. |
Poproszę piwo. | [poproŝe pivo] | Bieron mi petas. |
Na zdrowie! | [na zdrovje] | Je via sano! |
Zamenhof ma ładne okulary. | [zamenhof ma ŭadne okulari] | Zamenhof havas belajn okulvitrojn. |
Zupełnie nie ważne! | [zupeŭnje nje vaĵne] | Tute ne gravas! |
Do białego rana. | [do biaŭego rana] | Ĝis la nokto, nokto fin. |
Tak, mnie również zawsze fascynowały te niuanse związane z przechodniością czasowników i ich związki z biernikiem kierunku. | [tak mnje ruvnjeĵ zawŝe fascinovaŭi te njuanse zvjonzane z pŝeĥodnjoŝĉjoŭ ĉasovnikuf i iĥ zvjonzki z bjenikjem kjerunku] | Jes, ankaŭ min ĉiam fascinis tiuj nuancoj pri transitiveco de verboj kaj ties konektoj kun akuzativo de direkto. |
Ne tiom gravaj esprimoj
Ĉi-tiuj esprimoj tamen ankaŭ fojfoje utilas…
pole | prononco | traduko |
---|---|---|
cześć | [ĉeŝĉ] | sluton |
dzień dobry | [ĝjen dobri] | bonan tagon |
do widzenia | [do vidzenja] | ĝis revido |
tak | [tak] | jes |
nie | [nje] | ne |
dziękuję | [ĝjenkuje] | dankon |
przepraszam | [pŝepraŝam] | pardonu |
nie rozumiem | [nje rozumjem] | mi ne komprenas |
Mówię w esperanto. | [muvje v esperanto] | Mi parolas esperante. |
Ile to kosztuje? | [ile to koŝtuje?] | Kiom ĝi kostas? |
Poproszę jeden bilet do… | [poproŝe jeden bilet do…] | Mi petas unu bileton al… |
Nazywam się… | [nazivam ŝje] | Mi nomiĝas |
Defiaj esprimoj
Vi ĵus trairis unuan, sed tre ampleksan lecionon de la pola, do nun provu ion pli komplikan. Bonŝancon!
W Szczebrzeszynie chrząszcz brzmi w trzcinie i Szczebrzeszyn z tego słynie.
[v ŝĉebĵeŝinje ĥŝonŝĉ bĵmi v tĵĉinje i ŝĉebĵeŝin s tego sŭinje]
En Szczebrzeszyn skarabo zumas en kano kaj Szczebrzeszyn famas pro tio.
Stół z powyłamywanymi nogami.
[stuŭ z poviŭamivanimi nogami]
Tablo kun forrompitaj kruroj.
Konstantynopolitańczykowianeczka
[konstantinopolitanjĉikovjaneĉka]
konstantinopolanineto
I cóż, że cesarz ze Szwecji?
[i cuĵ ĵe cesaĵ ze ŝvecji]
Kaj kio, ke imperiestro estas de Svedio?
Czy tata czyta cytaty Tacyta?
[ĉi tata ĉita citati tacita]
Ĉu paĉjo legas citaĵojn de Tacito?