Informoj

Serĉu aktualaĵojn kun etikedo: Poznano.
Kontaktiĝu kun lokaj reprezentantoj de PEJ: poznano ĈE pej.pl

E-senco

e-senco

e-senco

E-senco fondiĝis kiel junulara klubo en la 2003-a jaro. Ĝi okupiĝis ĉefe pri organizado de Esperanto-kurso en Poznano. En la 2007-a jaro oni decidis fondi societon kiu heredis la nomon E-Senco. La societo organizas fetivalon Arkones.

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro esenco.org.

Arkones

Arkones

Arkones

Sub aŭspicioj de PEJ kaj helpe de ĝiaj poznanaj membroj ĉiujare okazas Artaj Konfrontoj en Esperanto.

Arkones estas sendependa kultura kaj arta Esperantista aranĝo okazanta ĉiam komence de aŭtuno en Poznano. Ĝi estas certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo.

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro arkones.org.

Poznana Filio de la Pola Esperanto-Asocio

Pola Esperanto-Asocio estas la plej granda Esperanto-organizaĵo en Pollando kaj unu el la plej malnovaj eksterregistaraj orgzanizaĵoj en Pollando funkciantaj ĝis nun. Renkontiĝoj de la Poznana Filio de PEA okazas en la Kulturdomo “Krąg” en Poznań, strato Dmowskiego 37.

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro www.esperanto-wielkopolska.free.ngo.pl.

Respondi