UWAGA! Ta kategoria powinna być pusta. Nia należy przypisywać do niej wpisów.
ATENTON! Tiu ĉi kategorio devus esti malplena. Oni ne ligu afiŝojn al ĝi.

Eŭropa Junulara Okazaĵo 2023

La 9-an kaj 10-an de junio en Strasburgo okazis la Eŭropa Junulara Okazaĵo 2023. Pli ol 8500 homoj partoprenis en la aranĝo organizita ĉe la sidejo de Eŭropa Parlamento, kaj eĉ pli spektis ĝin rete. La aranĝantoj inkludis ankaŭ grupon de TEJO-delegitoj, inkluzive de tri PEJ-anoj.

La projekto “Lingvaj Perspektivoj”, organizita de TEJO, celis alporti al la Eŭropa Junulara Okazaĵo 2023 la gravan temon de lingvoj kaj ĝiaj interkonektitaj kampoj: lingvaj rajtoj kaj baroj, lingva diverseco kaj inkludo, minoritataj lingvoj, partopreno kaj aktiva civitaneco, interkultura dialogo, kaj lingvoj rilate al eŭropa identeco. La projekto inkludis debaton pri lingvaj rajtoj kaj partopreno de junularoj, titolita “Lingvoj por Demokratio”, same kiel ateliero pri ĝenderneŭtrala lingvo. La celo ĉi-kaze ne estis propagandi Esperanton; la lingvo internacia servis prefere kiel ekzemplo de kiel oni povas uzi la lingvon en demokratia kaj egaleca maniero.

En la kongresvilaĝo TEJO havis ankaŭ sian budon, kie niaj volontuloj parolis pri la agado de la organizo kaj instigis vizitantojn partopreni ludojn celantajn konsciigi ilin pri malegalecoj rilataj al lingvo. La budo de TEJO, same kiel la debato kaj ateliero, ĝuis grandan intereson inter la aranĝantoj, kaj multaj el ili revenis kun pliaj demandoj pri esperanto, la agado de TEJO kaj temoj rilataj al lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco.