Koncerto de La Perdita Generacio

Koncerto de La Perdita Generacio

Ĉiam, post partopreno al E-renkontiĝo, mi restas pensema dum kelkaj tagoj, provante eltiri konkludon pri ĝi. Kiel aktivulino, mi bone konscias pri la malfacilaĵoj kiujn la organizantoj povas sperti, kaj konas kiom da laboro estas malantaŭ la sukceso de iu aranĝo. Des pli kiam temas pri granda evento kiel la Junulara E-Semajno, ĉi-jare je sia dua eldono, kiu kunigis pli ol 250 partoprenantojn en la brandeburga urbeto Burg, de la 27a de decembro ĝis la 2a de januaro.

Apartaĵo de JES estas la internacia organiza teamo: ĝi naskiĝis fakte el la unuigo de la iamaj Ago-Semajno kaj Internacia Seminario, laŭ interkonsento de Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Miaopinie, tio en si mem donas plusvaloron al la aranĝo, montrante la volon labori kune, kaj eĉ alfronti la komplikaĵojn kaj miskomprenojn kiuj foje okazas en tiaj cirkonstancoj. Ankaŭ por tio ja devus utili nia internacia lingvo!

Kvankam malfacilas priskribi ĝian etoson kaj ĝiajn multajn nuancojn, jen eta resumo de la aranĝo, laŭ diversaj rilatoj:

DUMTAGE
Programo

Programo

La taga programo estis abunda kaj interesa. Dank’ al la kunordigado de la respondeculoj, Pawel kaj Karina, kaj al la kontribuoj de multaj partoprenantoj, ĉiuj povis elekti la plejtaŭgajn programerojn por si mem. Lingvemuloj povis sekvi multajn lingvajn kursojn, ricevi valorajn konsilojn dum la prelegoj pri lingvo-lernado kaj praktiki siajn kapablojn en la aligatorejo. Novuloj ne restis forlasitaj: Dorota kaj ŝia grupo de “anĝeloj”, aparte zorgis pri ili, kaj helpis orientiĝi en la nekonata medio. E@I gvidis seminarion pri moderna ĵurnalismo, kaj multaj aliaj prelegoj kaj diskutoj okazis: certe ne mankis ŝanco por lerni kaj pliriĉigi siajn spertojn pri diversaj temoj. Kompreneble, estis organizitaj samtempe multaj aktivecoj por amuziĝi kaj malstreĉiĝi: danckursoj, ĵonglado, jogo, masaĝoj, ktp. Dum la tuttaga vizito al Cottbus, la ekskursantoj malkovris la lokajn vidindaĵojn kaj ekhavis interesajn informojn pri la nacia minoritato, la slava soraba popolo.

VESPERE KAJ NOKTE

La riĉa vespera programo komenciĝis per solena malfermo, kun partopreno de urbaj aŭtoritatoj, koncerto de Kimo kaj interkonaj ludoj. La sekvan vesperon, oni amuziĝis spektante la kvizon de Rolf, kaj plenĝue ridante je la respondoj de la frenezaj konkursantoj.

Dum la semajno ludis pluraj el la plejkonataj artistoj en Esperantujo: La Perdita Generacio, Platano, Gijom, ktp. , kaj kelkaj germanaj bandoj. Koncertis gufuje La Kuracistoj kaj Inicialoj DC; Shenja kaj Lena emociis la publikon per iliaj melodioj dum la lasta nokto. Grupo da muzikemuloj havis eblecon ludi kune dum la Jam Sesio, kaj la diskejo funkciis ĝis la nokto fin’ por ĉiuj dancemuloj. Estis ankaŭ filmejo, (homlup)ludejo, karaokeo, kaj eĉ okazis…karesejo!

TEJO-RILATE
TEJO

TEJO

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ne maltrafis la okazon renkontiĝi kun siaj membroj, aktivuloj, subtenantoj kaj ĝenerale kun la junuloj interesataj pri ĝia agado. Inter alie, ĉe la TEJO-budo, eblis (re)membriĝi, aliĝi al IJK, legi la renovigitan revuon Kontakto-n, ricevi informojn, kaj simple afable babili kun la TEJO-volontulino.

Krome, aparta programero estis aranĝita por malfermi konfronton kaj diskuton: dum la “TEJO-agoro” oni proponis kelkajn tiklajn demandojn pri la agado de TEJO, kaj homoj havis eblecon aŭdigi siajn opiniojn kaj sugestojn.

ANTAǓE, POSTE KAJ CETERE

El Francio, Nederlando, Ukrainio, ktp., multaj alvenis karavane: ili veturis longe kaj ofte malkonforte (des pli pro la neĝa vetero), sed certe ne nur por ŝpari iom da mono… vojaĝi kune ĉiam provizas homojn per belaj momentoj, kaj dum la irado oni plibone interkonatiĝas, oni subtenas reciproke, oni kunpartigas sperton kaj emociojn.

Tiuj kiuj ne devis tuj forveturi hejmen, povis daûrigi iom pli la festan etoson partoprenante al “post-JESa” renkontiĝo en Berlino.

Pretere dirite, pluraj homoj Pretere dirite, pluraj homoj (antaû, dum aû post la reveno) estis trafitaj de iu malsano, kiu ŝajne propagiĝis ĉefe pro malvarmo, kaj pro la multaj kisoj dum la novjara balo. La simptomoj estis kutime febro, tuso, diverspecaj doloroj, sed ankaŭ granda melankolio!

Por konkludi, eĉ se mia rakonteto ne enhavas ĉion, mi certas ke multo pli oni povos aŭdi en la rakontoj de ĉiuj ĉeestintoj, kiuj longe ŝatos rememori tiun ĉi intensan semajnon!

Artikolo: Manuela Ronco
Fotoj: Łukasz Żebrowski

Respondi