JES 2009

Fine de la pasinta jaro, inter la 26.12.2009 kaj 3.01.2010, en la montara urbo Zakopane, Pollando, okazis la unua Junulara E-Semajno, kuna iniciato de Varsovia Vento, GEJ kaj PEJ. Malgraŭ la fakto, ke JES en la aranĝa kalendaro aperis ĵus la unuan fojon, ĝi sukcesis kolekti pli ol 200 partoprenantojn el la malnova kontinento kaj el kelkaj ekstereŭropaj landoj. La interesiĝo pri la evento venis pro unuiĝo de la Ago-Semajno (AS) kaj la Internacia Seminario (IS). Dum la 10-a MIRO en Kroatio la organizantoj de ili interkonsentis respondi al deziroj de siaj partoprenantoj kaj el la du plej grandaj kaj popularaj vintre junularaj eventoj krei nur unu. La reago de la esperantista junularo estis antaŭvidebla. Preskaŭ ĉiuj entuzjasme kaj unuvoĉe ekkriis: JES!

JES 2009

Ekde komenco konsistanta el la poloj kaj germanoj organiza teamo ŝatis krei aranĝon tute novan ne nur pro la nomo. Ĝisnuna skemo de AS kaj IS spertoj miksiĝis por atingi iel freŝan kaj eksterordinaran rezulton. Por krei neforgeseblan etoson luita estis nur unu ejo, en kiu ĉiuj povis esti kune. Tute nekutime prezentiĝis ankaŭ la programo, ekskursoj – la busaj estis ne unu sed tri, eĉ la manĝo-tempoj sekvis en nekutimaj ĝis nun horoj. Kompreneble ne ĉiuj akceptis la ŝanĝojn entuzjasme. Tamen, spite al ia malkomforto loĝi en grandaj ĉambroj, plej multaj en la nova realeco trovis sin kvazaŭ kiel fiŝoj en la akvo. La kuneco tuj vekis eksterordinare bonegan etoson, kiu respegulis la plej bonajn impresojn de la koridora ludo dum iu ajn esperantista aranĝo. Fakte JES estis absolute koridora. Malgraŭ apartaj ejoj por la programeroj la festo daŭris ekde komenco ĝis la fino en ampleksaj koridoroj de la ejo, kiuj transformiĝis en kafejojn, kunajn kantejojn, dancejojn, eĉ oficialajn kaj neoficialajn koncertlokojn.

JES 2009

Ankaŭ programe la nova aranĝo evidentiĝis impone sukcesa. Dume prezentis sin muzike (oficiale kaj neoficiale) Ĵomart kaj Nataŝa kun Karina, Georgo Handzlik, Kim J. Henriksen (Hotel Desperado), Pafklik – Platano kun Emĉjo, Éric Languillat, Gijom Armide kaj Johannes Mueller. Neoficiale, pri kio vere indas mencii, koncertis ankaŭ Tifen el Francio kaj Aleksandr Hrustalov kun Tanjo. JES eniris la historion ankaŭ kiel aranĝo de la teatra aktiveco. Apud spektakloj de la E-Studio „Improvizo”, kiu prezentis elektitajn dramojn de la fama rusa verkisto Anton Ĉeĥov, sursceneje ludis rolon de Doktoro Esperanto Georgo Handzlik, impresdonan inscenizon proponis ankaŭ la junularo de la moskva klubo EkMasi. Kompreneble en la programo ne mankis prelegoj pri diversaj temoj kaj prezentadoj de la esperantistaj eventoj. Krome, apud la ekskursoj en la urbon kaj en proksiman ja belegan tatran montaron, organizitaj estis diversformaj trejnadoj. Inter ili valoras mencii pri lernado de la pentrado kaj skulptado en la loka arta lernejo kaj trejnado de ĵurnalismo por la redakcio de la podkasta radio Varsovia Vento-Elsendoj.

JES 2009

 
La unua ne signifas la lasta. Laŭ interkonsento de la pola kaj germana junularoj la dua JES okazos en Germanio. En momento, en kiu vi legas la artikolon, la teamo probable elektis jam lokon de la dua renkontiĝo kaj kune, pro la internacieco pere de la retaj rimedoj, komencas prepari la aranĝon. Pli multe da informoj vi trovos ĉe la paĝo de JES en kiu vi trovos ankaŭ la retan aliĝilon. Bonvenon al la dua JES!

 
Artikolo: Małgorzata Baczyńska, Irek Bobrzak, Arek Zychewicz
Fotoj: Ivo Miesen

One thought on “1-a Junulara E-Semajno

Respondi