Informoj

Serĉu aktualaĵojn kun etikedo: Varsovio.
Kontaktiĝu kun lokaj reprezentantoj de PEJ: varsovio ĈE pej.pl

Varsovia Vento

Varsovia Vento

Varsovia Vento

Varsoviaj membroj de Pola Esperanto-Junularo agas ĉefe en la klubo Varsovia Vento. La klubo estis fondita en la 1991-a jaro dank’ al iniciato de Ireneusz Bobrzak. Ĝi gvidas kursojn de Esperanto en la sidejo de PEA kaj ĉe la Varsovia Universitato. Krome la klubo raligas podkastajn elsendojn kaj filmojn pri Esperanto-aranĝoj. La klubaj renkontiĝoj okazas en varsovia sidejo de PEA, tamen printempe kaj somere okazas ankaŭ renkontiĝoj en la somera domento ĉe la strato Ojca Aniceta.

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro viavento.org.

Podkasto.net

Varsovia Vento Elsendoj

Varsovia Vento Elsendoj

Ĉefe en Varsovio estas realigataj Elsendoj de Varsovia Vento. La reta radio funkcias de la 2006-a jaro. Redakcion de la podkasto formas membroj de Varsovia Vento, Varsovia Filio de PEA kaj eksterlandaj kunlaborantoj. En la programo eblas aŭdi aktualaĵojn de Esperanto-movado, muzikon, interviujojn kaj sonraportojn de Esperanto-aranĝoj.

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro podkasto.net.

Varsovia Filio de la Pola Esperanto-Asocio

PEA en Varsovio

PEA en Varsovio

Pola Esperanto-Asocio estas la plej granda Esperanto-organizaĵo en Pollando kaj unu el la plej malnovaj eksterregistaraj orgzanizaĵoj en Pollando funkciantaj ĝis nun. Varsovia Filio de Pola Esperanto-Asocio havas sidejon ĉe la strato Andersa 37/59a.

Renkontiĝoj de la varsovia PEA okazas kelkfoje semajne. La asocio proponas interalie prelegojn kaj diskutojn en Esperanto dediĉitajn al diversaj temoj, kaj kunversacian renkontiĝojn.

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro esperanto.warszawa.pl.

Pola Radio en Esperanto

Pola Radio

Pola Radio

Ekde la 1959-a jaro en Varsovio funkcias Esperanto-redakcio de la Pola Radio. La disaŭdigoj estas elsendataj ĉiutage, forme de ĉirkaŭ 20-minuta podkasto. Eblas tie aŭskulti interalie aktualaĵoj, trarigardoj de la pola kaj Esperanta gazetaro, interviuoj, felietonoj kaj magazinoj dediĉitaj al la pola socio, ekonomio kaj kulturo.

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro polskieradio.pl/eo.

Mapo

Sidejo de:

  • Pola Esperanto-Junularo
  • Varsovia Filio de la Pola Esperanto-Asocio
  • Varosovia Vento

ul. Andersa 37/59a
PL-00-159 Warszawa


Pligrandigu mapon

Respondi