patronat honorowy burmistrza miasta cieszyna

Kio okazos?

ĈAR – Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo – estas junulara aranĝo por novuloj, kiu ĉi-jare okazos de la 10-a ĝis la 12-a de novembro en la ĉelima urbo Teŝino (Cieszyn / Český Těšín). Organizas ĝin Pola Esperanto-Junularo kun helpo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Nia celo estas venigi komencantojn kaj novulojn kiuj eble neniam antaŭe havis kontakton kun eksterlandaj esperantistoj. ĈAR estu ilia unua ŝanco por praktiki la lingvon kaj amikiĝi.

En la programo troviĝos: pieda ekskurso eksterlanden, elstara gustumado de bieroj el Pollando kaj Ĉeĥio, publika evento en la urbocentro kaj aliaj interesaj aktivaĵoj – ne maltrafu tion!

Kie?

Teŝino estas tre ĈARma urbo kun longa historio. Ĝia historio komenciĝas en la 9-a jarcento, kiam sur tiu tereno ekloĝis unu el slavaj triboj. Ĝi ekhavis urbajn rajtojn en 1220 kaj dum pluraj jarcentoj – ĝis la fino de la unua mondmilito – ĝi estis la ĉefurbo de la Teŝina Princlando. Tra Teŝino fluas la rivero Olzo (Olza / Olše), kiu estas samtempe landlimo inter Ĉeĥio kaj Pollando. Oni do povus nomi Teŝinon la plej ĉelima urbo en tiu regiono!

Nia ĈAR okazos en la hostelo 3Bros, kiu troviĝas en la historia urbocentro de Teŝino (en la pollanda parto), ĉe strato Mennicza 14 (la enirejo troviĝas ĉe strato Bóżnicza).

Kiel alveni?

el Pollando

La plej facila kaj komforta eblo por atingi Teŝinon el la pola flanko estas per buso el Krakovo (ĉ. 150 minutoj) aŭ el Katovico (ĉ. 90 minutoj).
El Krakovo uzu la busfirmaon Lajkonik, kiu iras pli-malpli ĉiun horon de la ĉefa busa stacidomo, tuj apud la trajna stacidomo – vidu la horaron. La bileto kostas 22 zlotojn.

Similofte iras la busoj el Katovico – de Plac Andrzeja, apud la trajna stacidomo, de la busfirmao BusBrothers – vidu la horaron. La bileto kostas 15 zlotojn.

La busoj haltas en Teŝino apud la kastelo, t.e. ĉe strato Dojazdowa. La ĈAR-ejo estas ĉirkaŭ 10 minutojn piede for (vidu la mapon).
Alternative oni povas uzi trajnon. Serĉu konekton al “Cieszyn” pere de http://rozklad-pkp.pl/en. La trajnstacio troviĝas ĉirkaŭ 10 minutojn piede de la ĈAR-ejo (vidu la mapon).

el Ĉeĥio

El Ĉeĥio la plej bonaj konektoj estas per trajno al la stacio “Český Těšín”. Serĉu ilin ĉe jenaj kompanioj: ČD, RegioJet kaj LEO Express. El Český Těšín promenu ĉirkaŭ 20 minutoj al la ĈAR-ejo laŭ la mapo.

Kiom mi pagos?

La baza kotizo por la aranĝo estas 150 PLN. Tiu prezo inkluzivas du tranoktojn kun matenmanĝoj, program-kotizon kaj ekskursojn.

Aplikiĝas jenaj rabatoj kaj malrabatoj:

  • -25 PLN, se ĈAR 2017 estas via unua Esperanto-aranĝo,
  • -25 PLN, se vi estas membro de PEJ en 2017 (se ne, eblas membriĝi jam ekde 10 PLN jare!)
  • -15 PLN, se vi estas membro de ĈEJ en 2017 (se ne, eblas membriĝi!)
  • +10 PLN, se vi ne antaŭpagos almenaŭ 60 PLN antaŭ la aranĝo – cetere, ni kore invitas vin pagi tuj la tuton!
  • Eblas pagi, krom en polaj zlotoj (PLN), ankaŭ en: ĉeĥaj kronoj (CZK), eŭroj (EUR) kaj hungaraj forintoj (HUF), laŭ jenaj kurzoj: 100 PLN egalas al 23,80 EUR, 622 CZK aŭ 7250 HUF. Tiuokaze oni rondigu la kotizon supren ĝis plenaj 5 EUR/100 CZK/500 HUF. Surloke ni akceptos pagojn en CZK, EUR kaj HUF nur en monbiletoj.

Eblas antaŭpagi per jenaj manieroj:

  • en zlotoj al la bankokonto de PEJ: 08 1240 1037 1111 0010 6246 8214 – nur enlandaj ĝiroj!
  • en eŭroj al la UEA-konto de PEJ: peja-l (vidu la priskribon pri la pagoj ĉi tie) – ĝis la 15-a de oktobro
  • al unu el la perantoj: Romualda Jeziorowska (Vroclavo 🇵🇱 romualda.jeziorowska@pej.pl), Vít Guglielmo Mišurec (Prago 🇨🇿 caffeguglielmo@gmail.com), Tobiasz Kubisiowski (Krakovo/Varsovio 🇵🇱 tobiasz.kubisiowski@pej.pl), Andi Münchow (Hanovro 🇩🇪 andim@gmx.li)

Pagante ĉiam menciu vian nomon kaj la celon (ĈAR 2017).

Kiujn kondiĉojn mi devas akcepti?

Aliĝante al ĈAR 2017 vi akceptas la regularon.

  1. Aliĝinto konsentas, ke ties personaj datumoj estu traktataj de la organizantoj por la celoj de la aranĝo.
  2. Partoprenanto de ĈAR 2017 devas sekvi la leĝon kaj regulojn de la loko, en kiu li aŭ ŝi troviĝas, inkluzive la regularojn de la hostelo 3Bros kaj de la vizitataj muzeoj.
  3. La organizantoj ne respondecas pri ajnaj damaĝoj faritaj de la partoprenantoj, nek pri ilia sano dum kaj post la evento.

Kiel mi aliĝu?

Per la aliĝilo: klak!

Kaj se mi havas demandojn?

Tiam ne hezitu kontakti nin – skribu al cxar@pej.pl!