La 65-a Internacia Junulara Kongreso okazis inter la 18-a kaj 25-a de julio 2009 en Liberec’, Ĉeĥio. Ĝi estis organizita de la Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj.

Raporto de la 65-a Internacia Junulara Kongreso

Emblemo de la 65-a IJK

Emblemo de la 65-a IJK

Jam duan fojon en lastaj kelkaj jaroj Pola Esperanto-Junularo engaĝiĝis en organizadon de Internacia Junulara Kongreso. La ĉi-jara 65-a IJK, farita kune kun Ĉeĥa kaj Germana Esperanto-Junularoj evidentiĝis same sukcesa, kiel la neforgesebla IJK 2005 en Zakopane. En Liberec’ (intence literumita kun apostrofo), la kvina plej grandan urbo de Ĉeĥio situita apud trilandlimo Ĉeĥio-Germanio-Pollando, de la 18-a ĝis la 25-a de julio 2009 kongresis entute 343 personoj (inter ili 25 poloj).

La LKK-n konsistigis 24 personoj el kiuj ĉiuj krom unu estis en TEJO-aĝo (sub 30 jaroj). Apartan atenton meritas internacieco de la organiza teamo, kies anoj reprezentis 7 landojn (Pollandon, Ĉeĥion, Germanion, Ukrainion, Brition, Kroation kaj Slovakion), tamen inter ili plej multnobris poloj: Agnieszka Mozer (respondeca pri helpantoj), Agnieszka Rzetelska (distra programo), Arek Zychewicz (teĥnikaĵoj), Irek Bobrzak (filmado), Irmina Szustak (kultur-lingva festivalo), Łukasz Żebrowski (program-kunordiganto), Tobiasz Kaźmierski (eksteraj rilatoj en Pollando).

La antaŭnelonga plivastiĝo de la Ŝengen-spaco ebligis plifacilan moviĝon de la partoprenantoj (okazis ekzemple ekskurso sur la plej altan monton de Ĉeĥio Sněžka sur la landlimo kun Pollando, aŭ privataj ekskursoj al la proksima germana Dresdeno), sed ankaŭ malhelpis akiradon de vizoj ekzemple al multnombraj rusoj. Tamen alvenis partoprenantoj el entute 41 landoj kaj ĉiuj enloĝataj kontinentoj kaj la IJK laŭkvante bone envicigis sin apud tiujn de la lastaj jaroj.

Kiel kongresejo servis studenthejmo de la teĥnika universitato, taŭge situita sur monteto apud urba lago kaj iom dividita per arbareto de la apudaj loĝkvartaloj. Tie en salonoj dum la tago okazis programeroj, ofte kvar aŭ kvin samtempe, kaj tie en dulitaj ĉambroj, amasloĝejo aŭ ekster en tendumejo ankaŭ loĝis la partoprenantoj. La taga programo konsistis el temaj (pri libereco), movadaj kaj distraj programeroj, kadre de kiuj oni ekzemple povis diskuti pri lingva libereco, aŭskulti prelegon pri mona libereco aŭ kleriĝi pri libera programaro, sed ankaŭ informiĝi pri la iniciatoj kiel Herzberg aŭ Lingvolanĉilo, aŭskulti prelegon de brazila esperantisto pri pioniro de la ĉeĥa esperanto-movado Francisko Valdomiro Lorenz aŭ lerni pri la novaj atingoj de E@I. Ne mankis ankaŭ okazoj konatiĝi pli profunde kun la kongreslando, ekz. per prelego pri la ĉeĥa biero (kadre de ligita ekskurso eĉ kun biergustumado). Kunlabore kun UEA estis ankaŭ aranĝita novtipa ekzamensesio pri esperanto laŭ la eŭropa referenckadro, kun 13 adeptoj kies lingvonivelo onidire ravis la ekzamenantinojn.

Koncerto de Kim sur tegmento de kongresejo

Koncerto de Kim sur tegmento de kongresejo (fot. Ivo Miesen)

Tamen la pezopunkto de junularaj aranĝoj tradicie ne estas tiom la taga kiom la vespera kaj nokta programoj. Ĉiuvespere la kongresanoj kuniĝis por partopreni koncerton, spekti skeĉojn aŭ alian artan programon. Proksima kulturcentro estis loko de la solenaj malfermo kaj fermo, kadre de kiuj sin prezentis internacie fama infana koruso Severáček kaj legiĝis salutmesaĝoj de patronoj kaj aliaj eminentuloj (la kongreson aŭspiciis prezidantoj de ambaŭ ĉambroj de la ĉeĥa senato, eksĉefministro Mirek Topolánek, ĉeĥa kardinalo Miloslav Vlk kaj reprezentantoj de la regiono, la kongresurbo kaj eĉ urbestro de ties germana ĝemela urbo Augsburg). El esperanto-muzikistoj koncertis la multe ŝatataj JoMo kaj Kim Henriksen (kies koncerton oni povis ĝui sur tegmento de la 8-etaĝa kongresejo dum sunsubiro), sed prezentiĝis ankaŭ la nova rep-stelo Tone, per sia unua publika koncerto dum la IJK debutis kaj al la UK invitis la brazila rokgrupo Supernova, kaj okazis ankaŭ koncerto de ĉeĥa junulara muzikgrupo PECH. La vesperan programon ĉiam sekvis programo nokta, kiu ofte daŭris ĝis la matenaj horoj, kaj proponis diskejon (por danci), drinkejon (por trinki kunalkohole en bruo aŭ kanti en karaokeo), gufujon (por trinki senalkohole en malbruo) kaj filmejon (por spekti filmojn kun esperanto-subtekstoj).

Pasio en Katen' dum la debuta koncerto de Supernova

Aparte riĉa estis tiu ĉi IJK je eksteraj eventoj en kiuj ankaŭ la ekstera publiko povis kunpartopreni, kaj modela estis ankaŭ la amaskomunikila laboro. Jam ekde aprilo aperigadis regiona gazeto ĉiusemajnan serion de artikoletoj pri esperanto kaj dum la kongreso aperis pluraj mencioj en gazetoj kaj interreto, sed plurfoje raportis pri ĝi ankaŭ tutlanda radio kaj la IJK sukcesis eniri eĉ la novaĵservon de la ĉefa ĉeĥa presagentejo ČTK. Plej grandan sukceson oni tamen atingis, iom surprize sed tute kongrue kun la planita translima informstrategio, pere de la televido ARD el la apuda Germanio, kies skipo surloke filmis kaj sekve pretigis triminutan raporton preskaŭ komplete en esperanto (kaj kun germanaj subtekstoj) kiun en la nokta elsendo de la unua kanalo vidis pli ol 500.000 spektantoj. Krom la fenomeno esperanto mem, la amaskomunikiloj raportis precipe pri la sankta meso celebrita en esperanto de la praga kardinalo Miloslav Vlk (kiu mem junaĝe aktive uzis esperanton), pri la koncerto de JoMo en kiu li sur la ĉefa placo de Liberec kantis en 19 malsamaj lingvoj aŭ pri la kultur-lingva festivalo per kiu sin en budoj per lingvaĵoj, geografiaĵoj, vestaĵoj, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj prezentis la reprezentataj landoj.

Estraro de TEJO

Novelektita Estraro de TEJO

La IJK-n organizas pere de siaj landaj sekcioj TEJO, la junulara sekcio de UEA, kaj okaze de IJK ĉiam ankaŭ kunvenas ĝia komitato. Ĉi-jare ĝi traktis interalie aliĝpetojn de du novaj asocioj (Benino kaj Meksiko), starigon de komisiono por esplori eblojn de IJK en Afriko, lanĉon de la nova interreta versio de Pasporta Servo, kaj ankaŭ elektis novan estraron por la dujara periodo 2009-2011. Rimarkinde estas, ke ĉiuj novelektitaj estraranoj estas membroj de la programteamo de la libereca IJK. Krome valoras atentigi, ke 3 el 6 personoj en la nova TEJO-Estraro estas membroj de Pola Esperanto-Junularo, kio klare montras gravan rolon de PEJ en la junulara movado. Inter taskoj de Estraro estos ankaŭ kunordigi la okazigon de la venontjara IJK, kiu okazos tuj post la UK en Havano, ankaŭ en Kubo. Inter siaj lastaj agoj, la komitatkunveno aprobis kongresan rezolucion, en kiu la junuloj defendas la rajton de ĉiu unuopulo elekti sia(j)n propra(j)n identeco(j)n. Ĝi estas adresita al la prezidento de Ĉeĥio Václav Klaus kiel reago al lia malfavora rimarko ke „Eŭropismo estas kiel Esperanto – same artefarita kaj morta”.

Kolekton de amaskomunikilaj mencioj, fotoj kaj raportoj de la partoprenintoj de la IJK, same kiel ĝeneralajn informojn pri la okazinta kongreso eblas trovi en la retpaĝaro ijk.esperanto.cz

Marek BLAHUŠ kaj Łukasz ŻEBROWSKI

Kongresa rezolucio

Kongresa rezolucio de la 65a Internacia Junulara Kongreso de TEJO 2009 en Liberec’

(Aprobita de la komitato de TEJO la 24an de julio 2009)

20 jarojn post la falo de la Fera Kurteno, la baroj inter la homoj ankoraŭ ne estas for: Falis la fizikaj kaj ideologiaj muroj, sed restis kaj kreskas aliaj baroj. Naciegoisma pensmaniero, nutrata de malnovaj ŝovinismo kaj antaŭjuĝoj, kaj lingvaj baroj malhelpas al interhoma kompreniĝo trans la limoj lingvaj, naciaj kaj popolaj.

En la urbo Liberec (Ĉeĥio) kunvenis 300 junuloj el 40 landoj okaze de la Internacia Junulara Kongreso. 300 junaj homoj plej diversaj laŭ nacio, religio, lingvo kaj politikaj opinioj pere de la Internacia Lingvo Esperanto diskutis la temon „Libereco 20 jarojn post la falo de la fera kurteno“ kadre de diskutrondoj, prelegoj kaj seminarioj.

Dum unu semajno ni festis niajn kulturojn lokajn kaj internacian. Tiel ni spertis pliriĉigon de niaj propraj kulturaj horizontoj pere de interŝanĝo kaj interago. Ni spertis ankaŭ, ke kulturo kaj identeco estas homaj ecoj tro valoraj kaj kompleksaj por esti karakterizitaj nur per nacia aparteno.

La partoprenantoj de la Internacia Junulara Kongreso travivis semajnon plenan de pliriĉigaj spertoj. Dum la semajno ni konatiĝis, amikiĝis, interdiskutis en internacia kaj plurkultura etoso, egalece kaj tute senzorge pri iu tielnomata „artefariteco“ de nia Internacia Lingvo. Niaj amikaj ligoj, niaj kulturaj valoraĵoj, niaj komunaj sentoj ja estas veraj kaj vivaj.

Spertante unu semajnon kiel en monda vilaĝo, la partoprenantoj komunikis facile kaj egalece. Surbaze de diskutrondoj kaj seminarioj pri libereco evidentiĝis io dirinda kaj pripensinda: Ni konkludas, ke libereco havas multajn vizaĝojn kaj aspektojn. Libereco ankaŭ signifas ke ĉiu havas la rajton elekti kaj krei siajn proprajn identecojn – identecojn, kiuj reprezentas la individuon kaj ne nepre popolon aŭ nacion.

La Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Ankaŭ vidu

Respondi