Saluton, ĉu vi aŭdas? Jen la granda reveno de PEJ-semajnfinoj!

Ni invitas vin partopreni en PEJ-semajnfino en Lublino, kiu okazos ekde la 7-a ĝis la 9-a de oktobro 2022. Ĝi estu nia okazo por renkontiĝi kaj ankaŭ por kune malkovri la cirkajn artojn – ni uzos nian ĉeeston en la urbo por ĉeesti programerojn kadre de la cirkarta festivalo “Cyrkulacje”, kiu okazos komence de oktobro en Lublino. Krome, kiel kutime, ni invitas vin kune kun ni malkovri la urbon, kaj ankaŭ partopreni kaj prepari prelegojn. Pliaj informoj pri la programo alvenos baldaŭ.

La programo komenciĝos vendredon, la 7-an de oktobro kun kuna bierumado en la urbo. La ĉefa parto de la programo okazos sabate dumtage kaj vespere. Vian restadon en Lublino planu ĝis tagmezo en dimanĉo, la 9-a de oktobro.

PEJ rezervis komunan loĝejon por la evento. Se vi interesiĝas pri kuna loĝado, bonvolu mesaĝi al ni retpoŝte (semajnfino@pej.pl) aŭ per Telegramo (al @tkubis aŭ @raphael_dar). Loĝado kaj partopreno kostas 100 zlotojn. Se vi decidas partopreni sen loĝado, ni petas vin kontribui al la komuna kaso per 30 zlotoj. Se vi estas membro de PEJ en 2022, vi rajtas partopreni la eventon senpage.

Por aliĝi, bonvolu plenigi la aliĝilon.