Ekde la 10-a ĝis la 12-a de septembro 2021 en Triurbo (pli precize, en Gdansko kaj Sopoto) okazis ĉi-jara Kunveno de PEJ. Same kiel lastjare, ĝi estis prokrastita pro la emidemia situacio – ni tamen tre ĝojas ke ĝi povis okazi, kun 11 partoprenantoj de la kunveno kaj aldonaj dek kelkaj partoprenantoj de la kune okazanta tradicia triurba evento Esperanto sur la strando.

Kadre de la Kunveno elektiĝis la nova nova Estraro de PEJ. Same kiel pasintjare, membras en ĝi kvin personoj:

  • Rafał Darasz – prezidanto
  • Kamil Getka – vicprezidanto
  • Paweł Wójtowicz – kasisto
  • Tobiasz Kubisiowski – sekretario
  • Romualda Jeziorowska – estrarano

Ni kore bonvenigas novan estraranon Rafał, kiu ekde nun prezidos nian organizaĵon. Samtempe ni ŝatus tre varme danki nian kolegon Piotr Hołda, kiu dum kelkaj jaroj estis nia kasisto.

La nuna Estraro oficos ĝis la sekva Kunveno de PEJ, kiu devus okazi en printempo 2022.