Hodiaŭ ni havas ion specialan por vi! Okaze de la apero de la pollingva eldono de la infanlibro pri Ludoviko Zamenhof, ni preparis konkurson. Eblas gajni ekzempleron de la libro!

Por partopreni la konkurson sufiĉas en kreiva maniero respondi la demandon: “Kiu por mi estas Doktoro Esperanto?”.

Ni instigas vin uzi en via repondo bildojn, fotojn, memeojn aŭ videaĵojn.

La respondojn metu sub tiu ĉi afiŝo en FB aŭ sendu retpoŝte al la adreso konkurso@pej.pl. Ni atendas viajn respondojn ĝis dimanĉo, la 8-a de novembro, ĝis 23h59 (UTC+1).

La plena regularo troviĝas ĉi-sube.

Regularo de la konkurso

La konkurson organizas Pola Esperanto-Junularo (PEJ), kiu patronas la pollingva eldonon de la infanlibro pri Ludoviko Zamenhof: “Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero”, verkita de Mara Rockliff, tradukita de Zosia Raczek kun ilustraĵoj de Zosia Dzierżawska. La premiojn sponsoras la eldonejo Mamania.

Por partopreni la konkurson necesas respondi la konkursan demandon troveblan en la retpaĝo kaj FB-paĝo de PEJ. La respondon oni afiŝu en la komentoj sub la afiŝo aŭ sendu retpoŝte al la adreso konkurso@pej.pl. La respondon oni povas sendi en la formo de teksto, foto, memeo, videaĵo – ju pli kreiva la respondo estos, des pli grandan ŝancon ĝi havos por gajni.

La organizanto rajtas uzi la senditajn respondojn por krei resuman filmeton pri la konkurso kaj publikigi ĝin en siaj retpaĝo kaj FB-paĝo; partopreno en la konkurso estas traktata kiel konsento por publike uzi la senditan respondon en la menciita celo.

La onkurso daŭras ekde la 4-a ĝis la 8-a de novembro; lundon, la 9-an de novembro, la Organizanto anoncos la rezultojn kaj la nomojn de la gajnintoj en siaj retpaĝo kaj FB-paĝo. La premio estas ekzemplero de la pollingva eldono de la libro “Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero” kiun ni sendos al la gajnintoj perpoŝte.

Ni invitas ĉiujn interesitojn kaj ŝatantojn de Esperanto, kaj ankaŭ tiujn kiuj nur por la unua fojo aŭdas pri Zamenhof, precipe gepatrojn kun infanoj.

En la konkurso rajtas partopreni personoj loĝantaj en Pollando kaj eksterlande, tamen la organizanto informas, ke la eventŭalajn premiojn oni sendos nur al adresoj en Pollando kaj en Eŭropo.