En la pasintsemajnfina Kunveno de PEJ elektiĝis nova Estraro de PEJ! En nekutimaj cirkonstancoj kaŭzitaj de la kronvirusa pandemio la Kunveno tamen okazis kaj ni sukcesis okazigi la baloton. La nova konsisto de la Estraro estas:
- Romualda Jeziorowska, prezidanto
- Kamil Getka, vicprezidanto
- Piotr Hołda, kasisto
- Tobiasz Kubisiowski, sekretario
- Paweł Wójtowicz, estrarano
Tio signifas ke al la ĝisnuna teamo aliĝis Kamil Getka, kiu jam anis en la Estraro en la jaroj 2017–2018. Rebonvenon!