Post longa paŭzo ni invitas vin kune esperantumi en Varsovio kaj partopreni modestan PEJ-semajnfinon! La ĉefa oficiala programero estos la ĉiujara Kunveno de PEJ, dum kiu ni priparolos la krizan strategion, planos venontajn aktivaĵojn kaj elektos la novan estraron. Se vi estas nia aktiva membro, ŝatanto aŭ simple planas engaĝiĝi en niajn agadojn, sentu vin bonvena!

Post la oficiala parto ni volonte renkontiĝos en malpli oficiala etoso por almenaŭ iom postkuri la tempon perditan pro la kronviruso. Se la vetero estos bela (por ĝui ĝin kaj ankaŭ por eviti superfluan infektriskon) ni organizos la renkontiĝon ekstere, en parko aŭ ĉe la rivero. Venu mem kaj invitu viajn amikojn, ni tiom sopiras vin ĉiujn!
Sube ni prezentas skizan planon de la semajnfino:

vendredo 21.08
alveno
komuna vespermanĝo kaj bierumado en la urbo

sabato 22.08
10:00 PEJ-kunveno
raporto pri financoj kaj pri agado, resumo de la pasinta oficperiodo
elekto de la estraro
planado por la venontaj monatoj
14:00 komuna tagmanĝo
16:00 aktivula trejnado kun Kamil kak Marysia
19:00 esperantista amikvespero en la urbo

dimanĉo 23.08
komuna promeno tra la urbo aŭ ekskurso al elektita muzeo (proponoj venos baldaŭ!)

*Atentu! Se vi planas veni de alia urbo kaj tranokti en Varsovio, ni petas, ke vi ĉi-foje mem prizorgu vian tranokton. Pro la daŭra pandemio ni ne planas ĉiuj dormi en unu loko, se vi bezonas helpon kun serĉado de taŭga tranoktejo, mesaĝu al ni. Dankon pro via kompreno!