Kiel ĉiujare Germana Esperanto-Junularo kaj Pola Esperanto-Junularo, la organizantoj de la esperantista novjara aranĝo JES, lanĉas specialan fonduson por subteni partoprenon de personoj kiuj pro diversaj kialoj ne povas plene kovri siajn programkotizon aŭ vojaĝkostojn. 

Se vi bezonan financan subtenon por partopreni en la 11-a JES en Karłów (Pollando), sendu al ni retpoŝtan mesaĝon kun:

  • informoj pri via ĝisnuna aktivado por/en Esperanto
  • propono pri via kontribuo al la JES-programo aŭ helpo en organizaj taskoj
  • propono pri la monsubteno kiun vi volus ricevi, kune kun listo de aliaj elspezoj kiujn vi havos por partopreni en la aranĝo

Vi povas aldoni ankaŭ rekomendleterojn de pli spertaj esperantistoj kiuj subtenas vian kandidatiĝon.

Ni akceptas kandidatiĝojn ĝis la 20-a de oktobro 2019 ĉe la retadreso jes@pej.pl. La divido de la subvencioj estos decidita laŭ interkonsento de la estraroj de GEJ kaj PEJ.

Pliaj informoj pri la aranĝo troveblas en la retejo jes.pej.pl.