Pola Esperanto-Junularo anoncas subvenciprogramon por partopreni unujaran instruistan trejnadon en Poznano! Legu ĉi-sube informojn pri la kurso mem, poste rigardu la kondiĉojn de la subvenciprogramo kaj kandidatiĝu! Ni akceptas proponojn ĝis la 5-a de aŭgusto 2019! Kontakto: pej@pej.pl

Informoj pri la kurso

La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 14-20.09.2019, la dua 01-07.02.2020) kaj intertempan hejman laboradon, retajn taskojn kaj konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj fine pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2020. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.
Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).
Pliaj informoj ĉe: https://edukado.net/novajhoj?id=784

Kondiĉoj de la subvenciprogramo de PEJ

Por akiri la subvencion vi devas esti plenrajta membro de PEJ kaj loĝi en Pollando. Vi devas sendi vian kandidatiĝon al la retadreso pej@pej.pl plej malfrue la 5-an de aŭgusto 2019. La kandidatiĝo konsistu el:

  • vivresumo,
  • motivletero,
  • skiza plano de kurso de Esperanto en via urbo, dum iu evento aŭ simile (ideoj por loko, eblaj interesitoj, daŭro de la kurso ktp).

La elektitaj kandidatoj estos invititaj al intervjuo (viva aŭ reta), kaj la gajnintoj subskribos kontrakton kun Pola Esperanto-Junularo, surbaze de kiu ili gvidos kurson de Esperanto post la finita instruista trejnado. La detalojn ni diskutos individue, do eĉ se vi ne havas tre konkretan planon, ni invitas vin kontakti nin!

Kion kovras la subvencio?

Depende de la nombro de interesitoj, ni povos kovri diversan elcentaĵon de la necesaj kostoj. La baza varianto antaŭvidas kovron de la partoprenkotizo por la kurso (du semestroj po 130 eŭroj). Se niaj financaj ebloj permesos kaj se la kandidato bone motivos tion, ni povos finance helpi pri la kostoj de la tri vojaĝoj al kaj el Poznano, kaj de loĝado tie.