Jam venis la tempo por la ĉiujara Kunveno de PEJ! Ĉi-jare ĝi estos aparte mallonga, nur unutaga. Ĝi okazos la 1-an de junio en Varsovio, en la sidejo de Pola Esperanto-Asocio ĉe str. Andersa 37/59a. Jen la programo:

9h30–13h00: la 1-a parto de la kunsido: prezento de la jarraporto, resumo de la jaro
13h00–14h00: tagmanĝopaŭzo
14h00–17h00: la 2-a parto de la kunsido: elekto de la nova Estraro, diskuto pri la planoj por la sekva oficperiodo
ekde 17h30: renkontiĝo ĉe Vistulo, proksime al la fino de strato Sanguszki

En la Kunveno povas partopreni ne nur plenrajtaj membroj de PEJ, sed ankaŭ observantoj. La lastajn ni aparte varme invitas al la libera programo ekde 17h30!

Kaze de demandoj kaj kontaktobezono, skribu al ni al la adreso kunveno@pej.pl!

Ni informas, ke ekde ĵaŭdo, la 30-a de majo, ĝis dimanĉo, la 2-a de junio, en apuda Łochów okazos Pola Esperanta Kongreso. Pliaj informoj ĉe esperanto.pl.