Amiko, komencanto, progresanto, novulo, anĝelo, amasejo, La Bambo, aligatorejo, ekskursoj, silvestra bufedo.

Ĉu vi komprenas la vortojn, sed ne scias kiel ili rilatas unu al la alia? Aŭ ĉu tiuj aferoj ŝajnas al vi simple la plej necesaj elementoj de bona Esperanto-renkontiĝo? Sendepende de via respondo al tiuj du demandoj, unu afero certas: Junulara E-Semajno (JES) estas la plej mojosa loko por Esperante festi la jarŝanĝon.

Kaj ĉi-jare ĝi okazos en Storkow, apud Berlino, ĉirkaŭ 50 kilometrojn de la pola-germana landlimo. Ĝi daŭros la tutan semajnon, ekde la 28-a de decembro ĝis la 4-a de januaro. Pliaj informoj troviĝas en la retpaĝo: http://jes.pej.pl.

Se vi havas demandojn, ne hezitu skribi al la organizantoj: jes@pej.pl.