Pola Esperanto-Junularo estis fondita la 21-an de septembro 1958 en Krakovo. Tio signifas ke ĉi-monate okazos la 60-a datreveno de tiu okazaĵo. Tial ni invitas ĉiujn PEJ-anojn, eksajn PEJ-anojn, aktivulojn kaj amikojn de la junulara Esperanto-movado en Pollando partopreni la 34-ajn Artajn Konfrontojn en Esperanto – Arkones.

La 34-a Arkones okazos de la 21-a ĝis la 23-a de septembro, kiel ĉiam: en Poznano. Kadre de ĝi vi povos ĉeesti prelegojn pri la agado kaj historio de Pola Esperanto-Junularo, tosti je nia sano en oficiala kaj neoficiala etoso, kaj ankaŭ kontribui al nia tempokapsulo. Do, se vi havas iujn etajn objektojn ligitajn kun la historio de PEJ, aŭ se vi eble volas enmeti tien vian surpaperigitan sperton – preparu tion por nia skatolo, kiu remalfermiĝos nur post dek jaroj!

Krome, kadre de la evento ni anoncos la rezultojn de nia fotokonkurso – do ankaŭ se vi volas vidi la gajnantajn fotojn kaj iliajn aŭtorojn – nepre venu! Pliaj informoj pri la evento ĉe arkones.org.