La lastan tagon de junio PEJ-aktivuloj renkontiĝis kun germanaj junuloj el la estraro de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) en Berlino. La kunsido okazis en la komuna sidejo de GEA kaj GEJ kaj ĝi celis renovigon de kunlaboro inter la du najbaraj organizoj ankaŭ ekster la oficjalaj eŭropuniaj projektoj.
Oni do ne nur diskutis pri Junulara E-Semajno (JES), kiu estas kompreneble la plej granda kaj la plej grava komuna evento de PEJ kaj GEJ, sed ankaŭ priparolis aliajn eblojn por kunlaboro, interalie kadre de semajnfinaj renkontiĝoj kaj per partopreno en neesperantaj aranĝoj por varbi tie pri la internacia lingvo. Polaj aktivuloj prezentis temon de Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR), ĉiujara semajnfina evento por novuloj el najbaraj landoj, kaj Slot-festivalo, pola arta festivalo kiu povas post nelonge iĝi strategia kampo por komuna agado de esperanta junularo. Germanaj kaj polaj aktivuloj komparis ankaŭ longdaŭrajn defiojn kaj malfacilaĵojn kiujn oni rimarkas dum laboro en iliaj esperantaj organizoj, montriĝis ke la problemoj tre similas kaj estas bezonata pli ĝenerala strategio de agado por ambaŭ estraroj.
La renkontiĝon partoprenis preskaŭ tuta estraro de PEJ: Romualda Jeziorowska (vicprezidanto), Piotr Hołda (kasisto), Tobiasz Kubisiowski (sekretario) kaj unu eksterestrara aktivulo Paweł Wójtowicz; flanke de GEJ venis Michaela Stegmaier (prezidanto), David Mamsch (estrarano, la kunordiganto de JES 2018) kaj Lars Hansen (kasisto). Por ĉiuj partoprenantoj la kunsido estis ankaŭ bona ŝanco por pli bone ekkoni la najbaran organizon kaj ĝiajn aktivulojn, kio certe helpos daŭrigi la kunlaboron.
Ni esperas baldaŭ anonci pli videblajn efikojn de tiu ĉi renkontiĝo.