La 21-an de aprilo 2018, dum la ĉi-jara Kunveno de PEJ en Lublino, estis elektita Estraro de PEJ por la oficperiodo 2018–2019. Ĝi konsistas el:
Tomasz Szymula – prezidanto
Romualda Jeziorowska – vicprezidanto
Tobiasz Kubisiowski – sekretario
Piotr Hołda – kasisto
Ĉiuj estraranoj havas jam sperton se temas pri laboro en la Estraro. Ambaŭ Tobiasz Kubisiowski kaj Piotr Hołda restis en siaj postenoj de la antaŭa oficperiodo, dum Romualda Jeziorowska iĝis vicprezidanto (antaŭe ŝi estis prezidanto). Tomasz Szymula revenis al la Estraro post unujara paŭzo – li jam estis estrarano ekde 2014 ĝis 2017.