Vendredon, la 19-an de januaro 2018, forpasis Paweł Janowczyk – elstara esperantisto, aparte grava por nia organizaĵo. En sia junulara aĝo li estis prezidanto de Pola Studenta Esperanto-Komitato, prezidanto de la Pola Esperanto-Junularo, kunorganizanto de la plej granda Internacia Junulara Kongreso en la historio, la 43-a IJK en Krakovo (1987), reprezentato de Pollando en la komitatoj de TEJO kaj de UEA, kaj Ĝenerala Sekretario de Pola Esperanto-Asocio. Li estis plurfoja ĉeforganizanto de ARKONES – ARtaj KONfrontoj en Esperanto, kiu estas unika kultura kaj arta esperantista renkontiĝo. Li ĉiam subtenis novajn generaciojn de junaj Esperanto-aktivuloj, kiuj ĉiam sentis sin hejme en la eventoj, kiujn li organizis. En la jaro 2006 li ricevis la titolon de Honora Membro de Pola Esperanto-Junularo (en la foto li staras apud la tiama Komitato de PEJ, kiu donis al li la titolon).

Ni kondolencas al lia edzino Oksana kaj al lia filino Miriam pro la perdo de la edzo kaj patro.

Entombiga ceremonio de Paweł Janowczyk okazos la 26-an de januaro je la 13-a horo en la Tombejo Junikowo en Poznano.