Venu kaj partoprenu la ĉi-jaran Ĉeliman Aŭtunan Renkontiĝon (ĈAR)! Ĝi okazos de la 10-a ĝis la 12-a de novembro en Teŝino (Cieszyn / Český Těšín), ĉe la pollanda-ĉeĥia landlimo.
Kial indas partopreni? Vi povos renkonti malnovajn amikojn kaj ekkoni novajn homojn, amuziĝi en la unika esperantista etoso kaj partopreni la programon, interalie ekskursojn, interkonajn ludojn, biergustumadon kaj publikan programeron en la urbocentro. Aldone, speciale por komencantoj kaj novuloj ni organizas progresigan kurson de Esperanto! Ĉu ni devas aldoni, ke membroj de Pola kaj Ĉeĥa Esperanto-junularoj, kaj kompreneble ankaŭ novuloj, havos aldonajn rabatojn?
Ne atendu, aliĝu kaj venu! Pliajn informojn kaj la aliĝilon vi trovos en la retpaĝo de la evento.