Afrika IJK

Simile kiel ĉiujare okazas konkurso por partopreni en la Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu ĉi-foje okazos en Aneho en Togolando. Ĉi-jare la okazo tamen estas aparta. Ne nur pro tio, ke ĝi estos la unua IJK en Afriko, sed ankaŭ ĉar Pola Espranto-Junularo partoprenas la projekton aejk – afrika-eŭropa junulara kapabligo. Kadre de la projekto unu el trejnaj renkontiĝoj okazos ĝuste dum la IJK kaj el Pollando vojaĝos tien eĉ 9 personoj, do ŝancoj estas vere grandaj!

Kandidatiĝi eblas ĝis la 21-a de aprilo 2017 kaj pli detalaj informoj troveblas ĉe la paĝo de la projekto. Ni instigas ankaŭ pli frue kontaktiĝi kun kunordiganto de la projekto ene de PEJ, Łukasz Żebrowski (lukasz.zebrwski@pej.pl).