Kadre de la projekto aejk – afrika-eŭropa junulara kapabligo, ni proponas atelieron dum la Internacia Junulara Festivalo, danke al kiu vi iĝos trejnisto! Tiel vi povos gvidi atelierojn, kadre de aliaj renkontiĝoj, esperantaj aŭ ne.
La ateliero okazos de la 8-a ĝis la 18-a de aprilo 2017 en Castione della Presolana (proksime de Milano) en Italio kaj permesos ankaŭ ĝui IJF-on. Ĉiuj kostoj (loĝaj, manĝaj, partoprenaj, vizaj kaj vojaĝaj) por partopreni estos pagita de la Eŭropa subvencio ricevita de la AEJK projekto.
Entute ni elektos 24 partoprenantojn. La projekto estas kunlaboro inter TEJO kaj 7 landaj sekcioj (Italio, Pollando, Slovakio, Benino, Burundo, Kongolando, Togolando). La elektado de la partoprenantoj okazos kune kun la partneraj asocioj. Nepras ke la partoprenanto vojaĝu de partnera lando. Vi devos vojaĝi proprakoste al iu el tiuj landoj por poste profiti la projekton. Verŝajne tio ĉefe okazos tra Nederlando (lando en kiu TEJO estas registrita).
Kiel partopreni?
Sendu al ni (aejk.oficejo@tejo.org kaj pej@pej.pl) vian kandidatiĝon. Rakontu al ni kiu vi estas. Diru kial vi estas la plej bona kandidato por ricevi tiun trejnadon kaj kiel vi volas uzi tiun trejnadon poste? Vian mesaĝon ricevos TEJO-respondeculoj kaj la koncerna landa sekcio.
Dum elektado ni konsideros bonan nivelon de Esperanto, motivon iĝi trejnisto, kaj emon liveri trejnadojn kadre de estontecaj projektoj ene kaj ekster la Esperanta movado. Aldone ni konsideros balancon pri genro (virinaj, viraj, kviraj kaj aliaj kandidatoj bonvenas) kaj balancon pri devenparto de la lando (regionloĝeco). Elektitaj kandidatoj kiuj ne estas individuaj membroj de TEJO, devos membriĝi en ĝi.
Bonvolu sendi vian kandidatiĝon ĝis la 14-a 27-a de januaro kun motivletero kaj eventuale resumo aŭ dokumentoj pri viaj esperantaj agadoj. Ni bezonas tiun fruan daton por prepari la vizajn dosierojn. La rezultoj estos anoncitaj la 18-an de januaro.
Sciu ankaŭ ke eĉ se vi ne estas elektita ĉi foje (la kvanto de partoprenanto estas tre limigita), ni faros similan alvokon por la IJK (Aneho, Togolando, de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2017) kaj ke multe pli da partoprenantoj tiam povos veni. Se vi havas demandojn, bonvolu sendi ilin al aejk.oficejo@tejo.org kaj pej@pej.pl.