En Varsovio ĵus finiĝis la kunveno de Pola Esperanto-Junularo. Dum tiuj du tagoj (26-a kaj 27-a de majo 2016) ne povis manki temo de Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu okazos julie en Vroclavo, kaj ankaŭ temoj de aliaj eventoj kunorganizataj de ni, do Junulara E-Semajno kaj ĈAR. Ni interparolis pri tio kiel varbi komencantojn al la organizo, pri nia partorpeno en diversaj eventoj kiel Ekonomia Forumo en Krynica kaj festivaloj SLOT kaj Woodstock. Ne mankis temoj ligitaj kun projektoj – nune daŭranta programo Erasmus+, komenciĝanta kunlaboro ku afrikaj organizoj kaj pri eventualaj ontaj projektoj. Se temas pri enorganizaj aferoj ni tuŝis temojn ligitajn kun sekva kunveno en Arkones, aktualigo de la regularo kaj ekhavo de jura personeco.

Fine ni elektis novan 7-kapan estraron de la organizo. Elektiĝis al ĝi du novaj membroj Tobiasz Kubisiowski (sekretario) kaj Adrian Wasilewski (estrarano). El la antaŭa estraro reelektiĝis Piota Hołda, kiu nun iĝis prezidanto, Romualda Jeziorowska (vicprezidanto), Mariusz Hebdzyński (kasisto), Anna Maria Koniecpolska-Lachowska kaj Tomasza Szymula (estraranoj). La sola membro de la antaŭa estraro, kiu ne rekandidatiĝis estas Łukasz Żebrowski, kiu laboris en estraroj de Pola Esperanto-Junularo senpaŭze dum lastaj 10 jaroj.