La ĉiujara kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazos ekde la 26-a ĝis la 29-a de majo en Varsovio. Dum la kunveno ni okupiĝos pri organizaĵaj aferoj, ĉefe pri tio kion faru PEJ post la IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Vroclavo. Okazos elekto de nova estraro. Certe ankaŭ estos tempo por pasigi semajnfinon en bona etoso. Ni bonvenigas ne nur membrojn de PEJ, sed ĉiujn junulojn kiuj lernas esperanton.
Detala plano de la kunveno ankoraŭ ne pretas, sed ni antaŭvidas ke ni havos organizan programon ĉiutage inter la 10-a kaj 18-a. Depende de nombro de homoj ni kunsidos aŭ ĉe ĝardana dometo de Varsovia Vento (plej proksima bushaltejo: Bródno-Podgrodzie) aŭ en sidejo de Pola Esperanto-Asocio ĉe strato Andersa. Tranokto eblos senpage ĉe la ĝardana dometo de Varsovia Vento, tamen necesas havi propran dormsakon. Ni instigas veni jam merkrede (la 25-an de majo) vespere. Sabate en Lodzo okazos membrokunveno de la Pola Esperanto-Asocio, do ni aranĝos nian programon tiel, ke interesiĝantoj povu partopreni ĝin. Kaze de iuj demandoj pri la kunveno bonvolu mesaĝi al Łukasz: lukasz.zebrowski@pej.pl. Programon de la kunveno preparas Tomasz: tomasz.szymula@pej.pl.
Bonvolu aliĝi ĉe bit.ly/kunveno2016.
Informoj troveblas ankaŭ ĉe evento en facebook.