Feliĉa

Esperanto aperis dum SLOT jam trifoje en lasta jaro: dum festivalo en Lubiąż, en Gdynia kaj en Vroclavo.
Nun ni volas daŭrigi tiun fruktodonan kunlaboron kaj ni serĉas kunlaborantojn – eble vin?

Tiu ĉi jare ni planas pluaktiviĝi en strefo de NGO. Ĉe bildo videblas nian lastjaran standon – nun ni planas havi pli: pli da homoj, pli bildojn, pli diversajn aktivadojn. Se vi jam esperantiĝis, eble vi volus kunkrei esperantan etoson dum Slot Art Festivalo?

Kion ni proponas?
– senpagan ĉeeston dum SLOT (5-9.07 aŭ parto de tiu tempo)
– bonan etoson dum festivalo,
– eblecon kunkrei ion gravan kaj mojosan.

Kion ni bezonas?
– esperantiston, kiu almenaŭ baze parolas esperante,
– homon kreivan kun emo paroli kun nekonatuloj.

Se vi interesiĝas pri tio, kontrolu: /slot.art.pl/ aŭ rekte demandu pri detaloj anna.maria.koniecpolska@pej.pl
Se vi ankoraŭ ne pretas esperantigi la mondon – tamen venu kaj trovu nin en Lubiąż!