De la 27-a de decembro 2015 ĝis la 3-a de januaro 2016 en la hungara urbo Eger okazis la 7-a Junulara E-Semajno, organizata de Pola kaj Hungara Esperanto-Junularoj. La programon de la evento dumtage konsistigis: prelegoj, diskutrondoj, ekskursoj kaj AMO-seminario “Junigi la komunumon”; vespere: koncertoj aŭ KLF kaj nokte: gufujo kaj diskejo aŭ karaokeo. Kompreneble, la kulmina punkto de la evento estis la novjara balo, en la jarŝanĝa nokto.
La eventon partoprenis 129 personoj el 23 landoj. Plej multaj partoprenantoj venis el Germanio (28), sekvis la du “organizaj” landoj: Hungario (24) kaj Pollando (12), kaj poste Francio (10), Nederlando kaj Slovakio (po 7), Britio (5), Italio kaj Rusio (po 4). Po 3 personoj estis el Brazilo, Hispanio, Kroatio kaj Ukrainio, po 2 personoj venis el Belgio, Svislando, Ĉeĥio, Danio, Serbio kaj Svedio. Unuope venis partoprenantoj el Aŭstrio, Kanado, Japanio kaj Norvegio. 61% de la partoprenantoj estis TEJO-aĝaj kaj duono havis malpli ol 27 jarojn. La averaĝa aĝo estis 30,7 jaroj kaj la plej juna partoprenanto havis 14 jarojn.
La sekva JES okazos ĉirkaŭ la jarŝanĝo 2016/17 en norda Germanio kaj ĉeforganizas ĝin Germana Esperanto-Junularo. Pliaj informoj aperos en la Facebook-paĝo de la evento.