Lernado kunigita al bona festo je unika “SLOTa” stilo en Lubiąż, poste en Gdynia (dum SLOT-Pomorze) kuraĝigis nin aldoni esperantan kurseton ankaŭ al SLOTafter en Vroclavo. Estu kun ni 10an de Oktobro! klubo Firlej, Grabiszyńska strato.

SLOT Art Festival en Lubiąż estas festivalo de ĉiuj artoj: jen muziko, teatro, fajrospektakloj, dancado… ne devintus manki Esperanto! PEJanojn oni povis trovi en koridoro de socjalaj inicjativoj kaj dum lerno-sesioj. Kurta kurso de internacia lingvo ĉiutage kolektis de 25 ĝis 35 partoprenantoj. Romualda kun Zdzisław kuraĝe montris malkomplikan bildon de nia lingvo kaj Piotr kaj Anna Maria montris, kion oni povas fari kun Esperanto poste.

La 22-an de aŭgusto okazis la festivalo SLOT Pomerio en Gdynia. Dum ĝi partoprenantoj povis ĉeesti diversajn atrakciojn: koncertojn, ekspoziciojn, kinejon kaj kursojn. Nia esperanta stando, farita de Alicja kaj Karolina de Sxĉecin, troviĝis en parko kaj trakuris en amika atmosfero. Ni ekzercis elementajn frazojn, kantis kaj bonege ludis je kalemburoj. Ni ĝojas ke Esperanto kaptis atenton de multaj partoprenantoj de la festivalo kaj ili volonte partoprenis en nia kurso.