Pasigu la Novjaron 2015/16 en Esperanta etoso — venu al la 7-a Junulara E-Semajno! Ĝi okazos en Eger, Hungario, de la 27-a de decembro 2015 ĝis la 3-a de januaro 2016. Amuziĝu kun viaj Esperantaj amikoj! Ekkonu la belan urbon Eger, ĝiajn sekretojn kaj historion; gustumu la famajn lokajn vinojn!
Ni plilongigis la nunan aliĝperiodon ĝis la 14-a de septembro! Profitu tion, aliĝu kaj ĝuu la 5-eŭran rabaton pro tuja pago!
La aliĝilo troviĝas ĉe jes.pej.pl.