La ĉiujara kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazos ekde la 17-a ĝis la 19-a de aprilo en Varsovio. Dum la kunveno ni okupiĝos pri organizaĵaj aferoj, ĉefe elekto de nova estraro, sed ne nur – certe estos tempo por pasigi semajnfinon en bona etoso.
Ni bonvenigas ne nur membrojn de PEJ.
Plano de la kunveno estas jena (okazis ŝanĝo en sabato!):
vendredo (17.04)
18:00 alveno; interkonatiĝo
sabato (18.04)
9:00 matenmanĝo
10:00 (en sidejo de PEA) kunveno de PEJ
12:30 tagmanĝo, paŭzo
14:00 (en sidejo de PEA) kunveno de PEJ, elekto de nova estraro
16:15 ekiro al ekskurso (ekspozicio POMPEJE http://wystawapompeje.pl/, kosto 25 zł, bv informi nin se vi ŝatus partopreni)
19:00 paŭzo, ekiro al ĝardena-amikvespero kun kradrostumado
dimanĉo (19.04)
9:00 matenmanĝo
10:00 libera tempo
Ni gastos ĉe ĝardena dometo de Varsovia Vento. La dometo troviĝas ĉe la strato Ojca Aniceta proksime de la busa finhaltejo Bródno-Podgrodzie. La haltejo atingeblas per busoj:
- 169 el Orienta Stacidomo
- 227 el Centra Stacidomo kaj metrostacio Świętokrzyska
- 500 el Gdanska Stacidomo kaj samnoma metrostacio
Kiel poste trovi la ĝardenojn plej bone montras la mapeto.
Se vi planas partopreni aŭ demandi pri detaloj, skribu al pej ĈE pej.pl. Rigardu ankaŭ eventon ĉe FB.