Ni invitas al la dua PEJ Semajnfino, kiu okazos en Bjalistoko (6-8 de marto)! Ni gastos kaj loĝos en loka klubejo (ĉe strato Piękna 3). Bv. kunporti dormsakojn ktp.

Provizora programo:

  • Vendrede vespere ni planas interkonatiĝi kaj viziti kelkajn interesajn drinkejojn.
  • Sabate matene (ĉ. 10a) ni komencos promenon tra Bjalistoko “Laŭ itinero de Zamenhof”, ni vizitos historian muzeon (senpaga) kaj tagmanĝos en la urbo,
  • AŬ post promeno ni vizitos per buso urbeton Supraśl kun bonega tagmanĝo kaj eventuale vizitos la muzeon de ikonoj en la Monaĥejo.
  • Ĉirkaŭ 17a ni revenos al la klubejo. Tie okazos programeroj: diskutoj, ludoj, prelegoj ktp.

Bv. plenigi la aliĝilon – tio helpos en organizado. Se vi havas ideon por ajna programero – nepre tion indiku!