Dum la proksimiĝanta Internacia Junulara Festivalo (IJF, 01-07.04.2015) en Brusono okazos seminario pri mastrumado de tempo kaj streĉo. La trejnado okazos kadre de dujaraj partneriĝoj subvenciataj de Eŭropa Unio:

  • Tutviva Lernado – Grundtvig – Partnerado. La projekton “Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel pliboniĝi?” partoprenas Pola Esperanto-Junularo kaj aliaj Esperanto-organizoj el Nederlando, Skotlando, Francio kaj Italio.
  • Erasmus+, projekto: “Trejnado de trejnistoj: internacia movebleco kiel ŝanco por persona kresko”

La subvencio kovras vojaĝkostojn al Brusono (tamen ne pli ol 300€) kaj partoprenaj, loĝajn kaj manĝajn kostojn en IJF. Por partopreni la seminarion necesas ĝis la 22-a de februaro sendi kandidatiĝon al pej@pej.pl kun konciza sinprezento kaj klarigo, kial vi ŝatus partopreni ĉi tiun trejnadon. La konkurso estas dediĉita nur al membroj de Pola Esperanto-Junularo (se vi ankoraŭ ne membras, klaku ĉi-tien) regantaj Esperanton almenau je komunikebla nivelo (tuta trejnado estas en Esperanto).