Ni invitas al la unua PEJ-semajnfino kiu okazos ekde 16.01 ĝis 18.01 en Vroclavo, onta IJK-urbo! La renkontiĝo estas dediĉita al novuloj, aktivuloj kaj amikoj kiu simple volas pasigi agrablan tempon kun pompa PEJa teamo. En la programo:
- ekskurso tra Vroclavo kaj ĝiaj interesaĵoj
- prelegoj pri slango, drinkado
- prezentado de mojosaj renkontiĝoj kiujn vi povas partopreni kun PEJ
- renkontiĝo en loka esperanta klubejo
- via propra programero/prelego kiun vi volus prezenti al ni!
Por pli da detaloj vi povas skribi al: pej ĈE pej.pl