Jam decembre ni invitas vin aliĝi kaj re-aliĝi al PEJ! Kiel pasintfoje, vi povas fari tion laŭ du manieroj:
- PEJ-membreco
Vi simple iĝas PEJ-membro. Vi povas uzi la oportunon vojaĝi kampe de internaciaj projektoj kaj interŝanĝoj. Krom tio vi ricevas eblecon senpage partopreni Arkones. - PEJ+TEJO+Kontakto
Vi ne nur iĝas PEJ-membro sed ankaŭ membro de TEJO kaj samtempe vi ricevos la plej mojosan revuon – Kontakton. TEJO-membreco donas al vi oportunon reprezenti TEJOn en diversaj internaciaj neesperantaj eventoj, eblecon partopreni en seminarioj de TEJO. Krom tio, vi ricevos ankaŭ rabaton por partepreni IJK-on (kiu okazos en Wiesbaden en Germanio) kaj UK-on.
La kotizo PEJ kostas 10 zlotojn por 1 kalendara jaro. La kotizo PEJ+TEJO+Kontakto kostas 70 zlotojn por 1 kalendara jaro. Pli detalaj informoj troveblas ĉe pej.pl/membrigho.