Laŭ la decido de la Estraro de TEJO de la 17-a de novembro 2014, la 72-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Vroclavo, Pollando! Pola Esperanto-Junularo proponis okazigi la kongreson en 2016 en tiu urbo, ĉar en la sama jaro ĝi estos ankaŭ la Eŭropa Kultura Ĉefurbo, apud Donostio en Hispanio. Unu el la avantaĝoj de Vroclavo estas proksimeco al Nitra (Slovakio), kie tuj post la 72-a IJK okazos la 101-a Universala Kongreso de Esperanto.