La 29-an de aŭgusto en Krakovo okazis Foiro de Junularaj Organizoj. Prezentiĝis dekkelkaj organizoj, interalie Pola Konsilio de Junularaj Organizoj (PROM) kaj la organizanto de la evento: Europe4Youth. Sian standon havis ankaŭ Pola Esperanto-Junularo, kies membroj informadis la vizitantojn de la evento pri Esperanto kaj prezentadis agadon de PEJ kaj de TEJO. Interesiĝantoj povis solvi teston pri la lingvo, kiu pruvas ties facilecon, kaj ankaŭ lasi sian retadreson por ricevi informojn pri ontaj kursoj de Esperanto en Krakovo.