Kadre de la proksimiĝanta FESTO (16-23.08.2014) en Pont-de-Barret okazos seminario pri teamlaboro kaj mastrumado de volontuloj, kiun eblas partopreni tute senpage! Seminario okazos 21an (ĵaŭdo) kaj 22an (vendredo) de aŭgusto. Se vi ŝatus resti pli longe (ĝis fino de la aranĝo), skribu kaj ni provos tion realigi.

La seminario estas la kvara organizata kadre de dujara partneriĝo, subvenciata de Europa Unio, pere de la programo Tutviva Lernado – Grundtvig – Partnerado. La projekton “Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel pliboniĝi?” partoprenas Pola Esperanto-Junularo kaj aliaj Esperanto-organizoj el Nederlando, Skotlando, Francio kaj Italio. La sekvaj trejnadoj okazos en la landoj de la aliaj partneraj organizoj kaj estos dediĉitaj al organizado de agadoj por junuloj, interkulturaj teamoj, kaj memmastrumado.

La subvencio kovras vojaĝkostojn al Pont-de-Barret (tamen ne pli ol 250€) kaj partoprenaj, loĝajn kaj manĝajn kostojn en FESTO. Por partopreni la seminarion necesas ĝis la 30-a de junio sendi kandidatiĝon al pej@pej.pl kun konciza sinprezento kaj klarigo, kial vi ŝatus partopreni ĉi tiun trejnadon. En la motiviga letero ni petas mencii pri siaj eventualaj ĝisnunaj spertoj pri mastrumado de volontuloj kaj pri planoj utiligi akiritajn sciojn estontece. La konkurso estas dediĉita nur al membroj de Pola Esperanto-Junularo (se vi ankoraŭ ne membras, klaku ĉi-tien) regantaj Esperanton almenau je komunikebla nivelo (tuta trejnado estas en Esperanto).