Iuj el vi eble memoras nekutiman koncerton kiu okazis ĉi januare en Szczawno-Zdrój dum Junulara E-Semajno. Nun nia pola esperanta muzikgrupo eldonas unuan KD-n! Jam la 6-an de junio aperos longe atendata debuta disko de la muzikgrupo ŜANĜO eldonita de Iberia Records. Ĝia titolo estas Ŝanĝo de la vibrado de la terglobo kaj ĝi prezentos rezulton de dujara laboro la unuan fojon al vasta publiko.
Kamil Rogiński, la fondinto de Ŝanĝo estas konata ankaŭ de liaj antaŭaj muzikaj projektoj, li muzikumis interalie en Orkiestra RIVENDELL, R.U.T.A, Klinika Lalek kaj OCELOT. Tamen ĉi foje li prezentiĝos de alia flanko: kiel komponisto, desegnisto kaj verkisto de esperantajn tekstojn por kantoj. Dum registrado de la KD esperante kantis interalie: Maciej Balcar (el tre konata pola blusroka grupo DŻEM), poltugala fado-kantisto – João de Sousa, aktorino – Natasza Sołtanowicz, ŝamanino el Hungario – Halina Bergerné Wilk. Ŝanĝon subtenas ankaŭ grupo Foliba kies specjalaĵo estas tradiciaj ritmoj el okcidenta Afriko.
Ŝatantoj povas antaŭmendi la KD ĉe la paĝo de eldonejo. KDj estos ankaŭ aĉeteblaj dum someraj esperantaj renkontiĝoj: Roskilde, SES en Nitra, IJK, IJS kaj FESTO! Ŝanĝo invitas al juniaj koncertoj: 07.06 – Kautzen, Aŭstrio (Tree Of Life ART&MUSIC Festival); 20.06 – Krotoszyn, Pollando; 21.06 – Wrocław, Pollando. Pliaj informoj pri la muzikgrupo troveblas ĉe Foliba Management.