En Krakovo ĵus okazis la 14-a Scienc-Festivalo, kiun organizas ĝin ĉiujare superaj lernejoj kaj sciencaj institutoj de la urbo. La granda kaj ŝatata aranĝo estis inaŭgurita en 2001 kaj Esperanto estas reprezentata en ĝi ekde 2003 kadre de prezentado de elektitaj lingvoj instruataj en la Jagelona Universitato.

La Studenta Scienca Esperanto-Rondo de la Jagelona Universitatoprezentis al la vizitantoj la lingvon, Esperantan kulturon kaj instigis al lernado.

Ideon pri la etoso tie reganta povas doni fotoj el la pasintjara festivalo.